Radkov (distrikto Tábor)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Radkov
Radkov
germane Radkow
municipo
Domoj en la municipo
Oficiala nomo: Radkov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Tábor
Administra municipo Tábor
Historia regiono Bohemio
Montaro Tabora montetaro, Vlaŝima montetaro
Situo Radkov
 - alteco 519 m s. m.
 - koordinatoj 49° 27′ 57″ N 14° 36′ 50″ O / 49.46583 °N, 14.61389 °O / 49.46583; 14.61389 (mapo)
Katastro 5,38 km² (538 ha) Radkov u Tábora
Loĝantaro 163 (2023)
Denseco 30,3 loĝ./km²
Unua skribmencio 1419
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 391 31
NUTS 3 CZ031
NUTS 4 CZ0317
NUTS 5 CZ0317 552941
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Radkov (Tábor District)
Retpaĝo: www.radkov.eu
Portalo pri Ĉeĥio

Radkov (germane Radkow) estas municipo de Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Tábor, en Sudbohemia regiono. En 2023 ĉi tie vivis 163 loĝantoj.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Borotín, Radimovice u Tábora, Balkova Lhota, Svrabov, Jistebnice, Chotoviny kaj Nasavrky (distrikto Tábor).

Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]

  • Radkov
  • Paseka

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1419. La municipo apartenis tiutempe rekte al leĝpovo de reĝo Venceslao la 4-a ĉe Universitato de Karolo. Subuloj havis neniun senjoran superularon kaj ili pagis ĝis la jaro 1620 la impostojn rekte al la reĝo. Dum la tridekjara milito Radkov (en tiama transskribo Radkow) suferis pri libervolo de svedaj soldistoj, kiuj havis tie sur linio Veselka - Radkov - Balkova Lhota soldatan tendaron, senĉese pripafata per imperiestra artilerio el la t.n. "Monteto de Marradas" apud Tábor. Letero datita la 18-an de majo 1621: "Kiam Tábor de la soldataro imperiestra estis sieĝita, la radkovanoj petis majstrojn, por ke ili donu al ili alpetan leteron por generalo Marradas, por ke almenaŭ iliaj domoj ne estu bruligitaj, se ili estas jam priŝtelitaj de ĉio fare de la svedaj soldatoj."

En la jaro 1682 akiras al municipon kavaliro Jiří Sádlo z Vrážného, sed tiu havas tie posedaĵon verŝajne jam ekde la jaro 1670. Lia filino Elizabeto tiuteme vivas kun Aleksandro grafo Buquoy en proksima burgaro en Liderovice kaj li revenas reen al Radkov nur en la jaro 1676.

En la jaro 1859 la municipo akiris kiel la unua en tiu ĉi regiono sian konstruaĵon de municipa lernejo, kiun vizitas infanoj, krom Radkov, ankaŭ el Paseka, Balkova Lhota kaj Liderovice.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869401
1880425
1890421
1900419
1910396
1921366
JaroLoĝantoj
1930333
1950245
1961205
1970187
1980182
1991160
JaroLoĝantoj
2001140
2014164
2016163
2017169
2018168
2019167
JaroLoĝantoj
2020165
2021174
2022167
2023163

Famaj naskiĝintoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Cikhart, Roman: „Radkov. Nástin historický“, Tábor 1910.
  • Cingroš, Marián JUDr.: „Adolf Bervida z Radkova u Tábora - levoboček Ferdinanda hraběte Buquoye?“ (kontribuo en libro de Christiana Berwidová-Buquoyová: „Tábor-Měšice“, České Budějovice 2005).
  • Pejskar, Jožka: „Poslední pocta“ (moto: Bervida, Jan Ing.), Maryland, USA 1989.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]