Dačice

| Dačice | |||
| germane Datschitz | |||
| urbo | |||
Centro de Dačice el urba turo
| |||
|
|||
| Oficiala nomo: Dačice | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Sudbohemia regiono | ||
| Distrikto | Jindřichův Hradec | ||
| Administra municipo | Dačice | ||
| Historia regiono | Moravio | ||
| Montaro | Křižanova montetaro | ||
| Rivero | Moravia Dijo | ||
| Situo | Dačice | ||
| - alteco | 477 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 49° 04′ 47″ N 15° 26′ 04″ O / 49.07972 °N, 15.43444 °O (mapo) | ||
| Areo | 67,11 km² (6 711 ha) | ||
| Loĝantaro | 7 157 (2025) | ||
| Denseco | 106,65 loĝ./km² | ||
| Unua skribmencio | 1183 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 380 01 | ||
| NUTS 3 | CZ031 | ||
| NUTS 4 | CZ0313 | ||
| NUTS 5 | CZ0313 546127 | ||
| Katastraj teritorioj | 11 | ||
| Partoj de urbo | 16 | ||
| Bazaj setlejunuoj | 19 | ||
|
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
| Retpaĝo: www.dacice-mesto.cz | |||
Dačice (germane Datschitz) estas urbo en Ĉeĥio, en distrikto Jindřichův Hradec en Sudbohemia regiono, 12 km sude de Telč sur rivero Moravia Dijo en la plej suda angulo de Bohemia-Moravia montetaro. En la jaro 1960 ĝi estis dum administra reformo envicigita kun sia ĉirkaŭaĵo en Sudbohemian regionon. Ekde la 1-a de januaro 2000 ĝi estas parto de aŭtonomia Sudbohemia regiono (ĝis la 30-a de majo 2001 de Budějovica regiono). Malgraŭ ke la urbo apartenas en Sudbohemian regionon, ĝi situas sur la historia teritorio de Moravio kaj ĝi estas konsiderata kiel moravia. En la jaro 2025 ĉi tie vivis 7 157 loĝantoj.
Ĝi estas natura centro de la plej malantaŭa angulo de la sudokcidenta Moravio, kio estas donita ne nur pro ties situo, sed ankaŭ pro multo de servoj, vendejoj, firmaoj kaj vico da kulturaj kaj sportaj ekipaĵoj, kiel estas kinejo aŭ moderna sporta stadiono. Vico da ĉirkaŭaj fiŝlagoj, arbaroj, historiaj memorindaĵoj, kaj ankaŭ memorigaj, pro mitoj famigitaj lokoj, finkreas la pentrindan karakteron de la urbo kaj la ĉirkaŭa regiono. En la urbo oni regule aranĝas ankaŭ vicon de kulturaj festivaloj.
La historia kerno de la urbo estas urba memoriga zono.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Český Rudolec, Hříšice, Cizkrajov, Budíškovice, Dobrohošť, Třebětice, Volfířov, Staré Hobzí, Peč, Kostelní Vydří, Zadní Vydří, Černíč kaj Mysletice.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skribmencio pri Dačice devenas el la jaro 1183 el kroniko de Jarloch, abato de premonstrata monaĥejo en Milevsko, kiam znojma princo kaj moravia markgrafo Konrado Oto lasis konsekri preĝejon en Dačice fare de olomouca episkopo Pelhřim.
Kubsukero
[redakti | redakti fonton]Interesaĵo estas en spaco antaŭ la preĝejo troviĝanta granita monumento omaĝe al kubo de sukero, ĉar en ĉi tiea rafinejo estis en la jaro 1843 fabrikita fare de Jakub Kryštof Rad la unua kubsukero en la mondo.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 1869 | 4 656 |
| 1880 | 4 866 |
| 1890 | 5 002 |
| 1900 | 5 253 |
| 1910 | 5 232 |
| 1921 | 5 086 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 1930 | 4 743 |
| 1950 | 5 015 |
| 1961 | 5 080 |
| 1970 | 6 149 |
| 1980 | 7 394 |
| 1991 | 7 970 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2001 | 7 937 |
| 2011 | 7 492 |
| 2014 | 7 611 |
| 2016 | 7 472 |
| 2017 | 7 395 |
| 2018 | 7 351 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2019 | 7 325 |
| 2020 | 7 288 |
| 2021 | 7 022 |
| 2022 | 7 142 |
| 2023 | 7 177 |
| 2024 | 7 228 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2025 | 7 157 |
Membrigo de urbo
[redakti | redakti fonton]Urbo Dačice membriĝas en dek ses partojn sur dek unu katastraj teritorioj:
- Bílkov (ankaŭ nomo de k. t.)
- Borek (k. t. Borek u Dačic)
- la propra urbo Dačice (partoj Dačice I, Dačice II, Dačice III, Dačice IV, Dačice V) kaj Toužín (ĉio en k. t. Dačice)
- Dolní Němčice (ankaŭ nomo k. t.)
- Hostkovice (k. t. Hostkovice u Dolních Němčic)
- Hradišťko (k. t. Hradišťko u Dačic)
- Chlumec (k. t. Chlumec u Dačic )
- Lipolec (ankaŭ nomo k. t.)
- Malý Pěčín (ankaŭ nomo k. t.)
- Prostřední Vydří (ankaŭ nomo k. t.)
- Velký Pěčín (ankaŭ nomo k. t.)
Prostřední Vydří situas sur apartigita teritorio kaj ĝi kreas tiel eksklavon de Dačice.
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Urbocentro: maldekstre supre Preĝejo de sankta Laŭrenco, meze konstruaĵo de urbodomo
-
Urba turo
-
Kastelo en Dačice
-
Malnova kastelo en Placo de Palacký
-
Malnova urbodomo
-
Placo de Palacký
-
Monaĥejo de karmelaninoj kaj Preĝejo de sankta Antonio de Padovo
-
Monumento omaĝe al la unua kubsukero en la mondo (1843)
-
Bierfarejo Dačice
| ||||

