Tálín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tálín
municipo
Vido al Tálín
Oficiala nomo: Tálín
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Písek
Administra municipo Protivín
Historia regiono Bohemio
Fiŝlago Talina fiŝlago
Situo Tálín
 - alteco 393 m s. m.
 - koordinatoj 49° 14′ 51″ N 14° 13′ 38″ O / 49.24750 °N, 14.22722 °O / 49.24750; 14.22722 (mapo)
Areo 4,19 km² (419 ha)
Loĝantaro 168 (2023)
Denseco 40,1 loĝ./km²
Baseno Ĉeskobudejovica baseno
Unua skribmencio 1253
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 398 11
NUTS 3 CZ031
NUTS 4 CZ0314
NUTS 5 CZ0314 549932
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Tálín
Retpaĝo: www.talin.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Tálín estas vilaĝo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Sudbohemia regiono, 9 km sud-oriente de la distrikta urbo Písek. La unua skriba mencio pri ĝi devenas el la jaro 1253. En 2023 ĝi havis 168 loĝantojn.

Konatas precipe pro samnoma fiŝlago, aperanta en tre populara ĉeĥa popolkanto "Když se ten tálinskej rybník nahání" (kiu sub titolo "Talina fiŝlago" ekzistas ankaŭ en Esperanto-traduko).

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869349
1880342
1890309
1900366
1910319
1921306
JaroLoĝantoj
1930343
1950264
1961319
1970249
1980202
1991177
JaroLoĝantoj
2001154
2014173
2016173
2017173
2018173
2019165
JaroLoĝantoj
2020169
2021162
2022164
2023168

Paertoj de municipo[redakti | redakti fonton]

Municipo Tálín konsistas el du partoj, kiuj ambaŭ situas en la katastra teritorio Tálín.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 52hektara fiŝlago de Tálín, fondita en 1515
  • unika privata kolekto de kaktoj kaj bonsajoj de RNDr. Rudolf Slaba
  • kapelo sur la vilaĝplaco el 1906
fiŝlago de Tálín

Ĉirkaŭaĵo[redakti | redakti fonton]

La komunumo havas turisme avantaĝan situon inter urboj Písek kaj Týn nad Vltavou. Trairas ĝin biciklovojo n-ro 1146 al la proksima naturparko Písecké hory.

Aranĝoj[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝo okazas ĉiujare

  • rokmuzika koncerto sub la nomo "Tálínská rocková noc"
  • sportkonkurso pri triatlono (en julio)
  • kermeso omaĝe al Sankta Venceslao (fine de septembro)
  • ĉiun duan jaron okazas en la fiŝlago solena fiŝrikoltado