Heřmaň (distrikto České Budějovice)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Heřmaň
Heřmaň
germane Hermannsdorf
municipo
Konstruaĵo n-ro 15 en Heřmaň
Oficiala nomo: Heřmaň
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto České Budějovice
Administra municipo České Budějovice
Historia regiono Bohemio
Montaro Novohrada cismontaro
Situo Heřmaň
 - alteco 472 m s. m.
 - koordinatoj 48° 54′ 41″ N 14° 30′ 13″ O / 48.91139 °N, 14.50361 °O / 48.91139; 14.50361 (mapo)
Katastro 2,18 km² (218 ha) Heřmaň u Českých Budějovic
Loĝantaro 207 (2023)
Denseco 94,95 loĝ./km²
Fondo 1787
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 370 07
NUTS 3 CZ031
NUTS 4 CZ0311
NUTS 5 CZ0311 598593
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Heřmaň (České Budějovice District)
Retpaĝo: www.obec-herman.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Heřmaň (germane Hermannsdorf) estas municipo troviĝanta en distrikto České Budějovice en Ĉeĥio proksimume sep kilometrojn sudoriente de České Budějovice. Vivas ĉi tie 207 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Nedabyle, Borovnice, Plav kaj Doudleby.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭulo de la vilaĝo estadis korto Lhotka (Mehlhüttel), menciata jam al la jaro 1400. Fine de la feŭdismo la korto enfalis sub komařica senjorujo, kies posedanto estis cisterciana monaĥejo Vyšší Brod. La vilaĝo pereis iam en la 16-a jarcento kaj sur ĝia loko estis konstruita samnomata korto, kiu forbrulis en la jaro 1633.

Per disparceligo de la korto laŭ Reformo de Raab en la jaro 1787 estis fondita nova vilaĝo kun 21 domoj, nomita Hermannsdorf, laŭ tiama abato de la monaĥejo Vyšší Brod Hermann Kurz (spite al tio, ke la superularo nomigis la vilaĝon per la germana nomo, la loĝantaro estis naciece la ĉeĥa). Tiu ĉi nove estiĝinta vilaĝo havis streĉitajn rilatojn kun la ĉirkaŭaj vilaĝoj, eĉ unu kamparano el Doudleby volis malpermesi al la heřmaňanoj traveturigon tra siaj parceloj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869267
1880259
1890273
1900268
1910285
1921258
JaroLoĝantoj
1930273
1950199
1961219
1970174
1980175
1991122
JaroLoĝantoj
2001144
2014192
2016192
2017194
2018193
2019190
JaroLoĝantoj
2020186
2021204
2022204
2023207

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]