Kvilda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Koordinatoj: 49°01′09″N 13°34′46″E  /  49.01917°N, 13.57944°O / 49.01917; 13.57944 (Kvilda)
Kvilda
germane: Außergefild
municipo
Kvilda.jpg
Suma vido al Kvilda
Kvilda prapor.gif
Flago
Kvilda CoA CZ.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Kvilda
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Prachatice
Administra municipo Vimperk
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Šumava
Rivero Teplá Vltava
Situo Kvilda
 - alteco 1 062 m s. m.
 - koordinatoj 49°01′09″N 13°34′46″E  /  49.01917°N, 13.57944°O / 49.01917; 13.57944 (Kvilda)
Areo 45,17 km² (4 517 ha)
Loĝantaro 167 (01.01.2007)
Denseco 3,7 loĝ./km²
Unua skribmencio 1569
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 384 93
NUTS 3 CZ031
NUTS 4 CZ0315
NUTS 5 CZ0315 550337
Katastraj teritorioj 2
Partoj de vilaĝo 5
Bazaj sidejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Kvilda
Retpaĝo: www.kvilda.sumava.net/kvilda/
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio
Skideglitejoj ĉe Kvilda

Kvilda estas municipo en Ĉeĥio, situanta en distrikto Prachatice, 16 km sudoriente de Vimperk. Unu el plej konataj tutjaraj turismaj centroj de Nacia Parko Šumava.

Ĉirkaŭaĵo[redakti | redakti fonton]

Proksime de Kvilda, 5 km al nordokcidenta direkto, situas vilaĝo Horská Kvilda. Proksime de ŝoseo inter Kvilda kaj Horská Kvilda sur teritorio de municipo Kvilda situas Laga torfejo.

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kristnaska arbo ĉe Preĝejo de sankta Stepano

Rekordoj de la šumava municipo[redakti | redakti fonton]

Šumava Kvilda povas fanfaroni pro kelke ĉeĥaj 'plej'. Tio estas plej alte situanta municipo, plej multe malvarma loko en Ĉeĥio, plej longa fontanta rivero en Ĉeĥio kaj unika plafono de socia ĉambrego, kiu estis envicigita eĉ inter mondajn rekordojn. Ĝis la jaro 2013 Kvilda havis ankaŭ plej altan vive kreskantan kristnaskan arbon en Ĉeĥio. Por tu celo servas 26,5 m alta piceo kreskanta ĉe Preĝejo de sankta Stepano, al kies ornamo oni uzas pli ol 4 000 lumaj LED diodoj kaj ĉenoj kun suma longeco pli ol 400 metroj. Sed en la jaro 2013 estis tiu ĉi rekordo alskribita al piceo en Mladkov.

Kvildaj popolaj subpentraĵoj sur vitro[redakti | redakti fonton]

Fine de la 18-a jarcento estiĝis en Kvilda unu el la plej konataj laborejoj por produkti popolajn subpentraĵojn sur vitro. Fondintoj estis tri junuloj el Raimundsreut – fratoj Johann kaj Bernhard Peterhansl kaj Kaspar Hilgart el Kreuzberg. Iom post iom la kreado en Kvilda komenciĝis diferencigi de bildoj de Raimundsreut. Por la laboroj el Kvilda estas tipa diferenciga signo Pro kvildské brune-ruĝaj konturoj de korpaj partioj de la bildigataj figuroj.

Reĝo de Šumava[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1959 reĝisoro Karel Kachyňa kun sia filma stabo filmis en reala medio de la limregiona municipo Kvilda kaj en ties pli vasta ĉirkaŭaĵo filmon Reĝo de Šumava, en kiu enkadre de laŭtempe valida ideologio estas priskribita ĉi tiea situacio mallonge post finigo de la dua mondmilito. Sed la plej dramaj scenoj de la filmo, okazantaj ĉe eksa muelejo kaj en spaco de marĉo estis filmitaj ĉe rivereto Křemelná en pereinta domaro Šerlův dvůr en distrikto Klatovy.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]