Vráž (distrikto Písek)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Vráž |
Vráž | |||
municipo | |||
Municipo Vráž
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Vráž | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudbohemia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Písek | ||
Administra municipo | Písek | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Blatna montetaro, Tabora montetaro | ||
Naturmemorindaĵoj | Čertova hora u Vráže Monto de Diablo ĉe Vráž, Hrby, Dědovické stráně | ||
Memorindaĵo | Vráž kastelo | ||
Rivero | Otava | ||
Situo | Vráž | ||
- alteco | 435 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 22′ 45″ N 14° 07′ 37″ O / 49.37917 °N, 14.12694 °O (mapo) | ||
Katastro | 7,38 km² (738 ha) Vráž u Písku | ||
Loĝantaro | 329 (2024) | ||
Denseco | 44,58 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1323 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 398 32 | ||
NUTS 3 | CZ031 | ||
NUTS 4 | CZ0314 | ||
NUTS 5 | CZ0314 549991 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 3 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Vráž (Písek District) | |||
Retpaĝo: www.vraz-obec.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Vráž estas municipo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Sudbohemia regiono, 10 km nordokcidente de la urbo Písek, sur la maldekstra bordo de la rivero Otava en alto de 427 m s.m. En 2024 ĝi havis 329 loĝantojn. Ĝi konsistas el du partoj – Stará Vráž (Malnova Vráž) kaj Nová Vráž (Nova Vráž), kiu etendiĝas proksime al la trajnhaltejo.
La komunumo konatas precipe pro siaj kastelo kaj banloko, specialiĝanta pri kuracado de neŭro- kaj movmalsanoj. Pro arbarriĉa bone signita ĉirkaŭaĵo ĝi estas populara celo de piedmigremuloj.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Čížová, Ostrovec, Vojníkov kaj Cerhonice.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 497 |
1880 | 478 |
1890 | 445 |
1900 | 420 |
1910 | 389 |
1921 | 396 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 369 |
1950 | 430 |
1961 | 428 |
1970 | 393 |
1980 | 334 |
1991 | 329 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 301 |
2014 | 308 |
2016 | 309 |
2017 | 303 |
2018 | 313 |
2019 | 310 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 316 |
2021 | 294 |
2022 | 314 |
2023 | 329 |
2024 | 329 |
Partoj de municipo
[redakti | redakti fonton]Municipo Vráž konsistas el tri partoj, kiuj situas en la katastra teritorio Vráž u Písku.
Banloko
[redakti | redakti fonton]El inter memorindaĵoj plej valoras novgotika kastelo de la nobela familio Lobkovic, situanta en arbareca pejzaĝo rande de la vilaĝo. Origine ĝi estis konstruita en j. 1868–1875, sed en decembro de la sama jaro ĝi preskaŭ komplete forbrulis, tial oni tuj devis rekomenci la konstruadon kaj la kastelo en la nuna aspekto estis finita en 1881. Kiel sanatorio ĝi ekfunkciis en 1936 kaj por sia celo ĝi servas ĝis nun.
La banloko konsistas el la kastelo, apuda funkciisma konstruaĵo el 1937 (ligita al ĝi per trairkoridoro) kaj t.n. Jubilea pavilono. Krom kutimaj balneologiaj ekipaĵoj disponeblas i.a. interna kaj ekstera naĝbasenoj, saŭno, solario, tenisludejoj, biciklopruntejo, ekstera kegloludejo ktp.
En la kastelo estas regule organizataj koncertoj, dancvesperoj kaj aliaj aranĝoj alireblaj ne nur por banlokaj pacientoj, sed ankaŭ por publiko. Same alireblas ankaŭ restoracio kaj kafejo kun ekstera teraso, ambaŭ troviĝantaj en la ĉefa kastela konstruaĵo.
Ĉirkaŭaĵo
[redakti | redakti fonton]Ĉirkaŭ la kastelo etendiĝas parko kun promenaj rondvojoj, ŝatataj ne nur de banlokaj gastoj, sed ankaŭ de ceteraj piediramantoj. La Blua rondvojo (4 km) kondukas je sudokcidenta direkto al Amlageto kaj naturrezervejo „Čertova hora“ (Monto de diablo), la Ruĝa rondvojo (9 km) trairas la nordokcidentan parton tra la naturrezervejo „Hrby“ kaj kelkaj riveretoj kaj fiŝlagoj. La plej longa Flava rondvojo (10 km) direktiĝas nordorienten ĝis komenco de la valbaraĵo de Orlík. La plej malproksima pinto de tiu ĉi rondvojo troviĝas ĉe romantika roka belvido al kunfluejo de la riveroj Blanice kaj Otava. Ĉiuj rondvojoj komenciĝas proksime al la kastelo kaj elirparkejo troviĝas tuj antaŭ la kastela konstruaĵo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|