Solario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Solario

Solario (ankaŭ sunbenko) estas teknika instalaĵo por radiado de la korpo kun UV-lumo. Ĝenerale tio servas bruniĝon de la haŭto pro kosmetikaj, estetikaj celoj, sed oni uzas la instalaĵojn ankaŭ en la medicino por trakti haŭtajn malsanojn.

La Monda Organizo pri Sano malkonsilas uzon de la solarioj pro kosmetikaj celoj, ĉar la ultraviola radiado povas damaĝi (maljunigi) la haŭton kaj tiel altigi la riskon je haŭtkancero.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]