Hubert Schiefelbein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Hubert SCHIEFELBEIN (naskiĝinta la 7-an de aŭgusto 1930 en Złocieniec) estas germana skulptisto kaj la ununura profesoro pri arto bildiga-arĥitekturilata en eksa GDR.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Schiefelbein pasigis la junulajn jarojn sub tre modestaj kondiĉoj kaj frekventis la lokajn baz- kaj mezlernejon. Pro malsukcesa fuĝo en 1945 li laboris en Pollando ĉe farmbieno kaj bakejo ĝis 1947. En julio 1947 li venis al Germanujo. Inter 1948 kaj 1950 li trejniĝis kiel ĉarpenisto en Greifswald. Inter 1950 kaj 1953 li finfaris la faklernejon pri aplikita arto en Wismar en la fako de lignoskulptato. Ĉe la Altlernejo pri bildiga kaj aplikita artoj ĉe Berlin-Weißensee li studis inter 1953 kaj 1958 plastikarton ĉe Heinrich Drake kaj diplomiĝis. En 1958 li iĝis membro de la Ligo de bildigaj artistoj de GDR. Ĝis vokiĝo kiel docento pri konstruplastikarto en 1965 je la vajmara altlernejo pri arĥitekturo kaj konstruado (la nuna Bauhaus-universitato) li laboris kiel liberprofesiulo en Berlino. Li posteulis profesoron Siegfried Tschierschky kiu estis pioniro de trarompplastikaj vandoj sur arĥitekturaj fasadoj. Prelegade kaj esplorade li kontinuigis ties agadojn. En 1969 Schiefelbein iĝis profesoro en Vajmaro ĉe la arĥitektura fakultato: li restis katedestro ĝis retiriĝo en la jaro 1992-a. Krome li estis en Vajmaro inter 1976 kaj 1979 estro de la scienca fako de bildigado kaj skizado kaj inter 1979 kaj 1991 ĉefo de la artista sekcio.

En fokuso de liaj kreitaĵoj estas la homo kun siaj ĝojoj, suferoj, angoroj, esperoj, la rilatoj inter la homoj kaj la dependo de sociaj postuloj. Schiefelbein estas kunedzina, havas du infanojn kaj loĝas ekde 1994 en Neubukow.

Betonformŝtonoj[redakti | redakti fonton]

Hubert Schiefelbein evoluigis multajn betonelementojn, kiuj ne nur dekoraciajn sed ankaŭ bonfunkciajn postulojn plenumu. Rilate la dekoraciojn la elementoj post turno permesis kaj multajn kombinojn kaj belajn lumajn/ombrajn ludojn. Ili neniam estis konkretaj aĵoj por ke oni ne perdigu la simbolajn valorojn.

La plej bona gamo atingeblas per malsimetriaj altranĉitaj eroj kun malsimilaj trarompoj. Sub vidpunkto bonfunkciada estas la elementoj tiel aranĝitaj ke la vandmalfermoj gvidis la vidon diagonale en la spacoprofundecon por enlasi sufiĉe da lumo dum samtempa protekto kontraŭ ĝenanta gapado de ekstere. Krome ĝi havu sufiĉe da starosekureco. Danke al ilia dekoraĵa karaktero kaj la principo seria la trarompplastikaj vandoj kvazaŭ peradis inter la monumenta arto kaj la seria konstrumetodo kontruibuante vole malvole ege je la publika aspekto de arĥitekturo orientgermana. Trajto tipega por la planoj schiefelbein-aj estas la kurbiĝanta trarompo, la oblikva, konveksa aŭ konkava konduko tra kuboj. Ĉiu vando farita de Schiefelbein havas pro la malsimetria faro de la konstrueroj aŭtomate ĉiam du malsimilaj aspektoj.

Por Schiefelbein gravis akcenti la fortecon de la materialoj, precipe de vandoj ĉar la arĥitekturo mem pli kaj pli kunmetiĝis el supraĵaj elementoj. Ĉe slabokonstruaĵoj la profundeco de la konstrukorpuso ofte tute neglektitis. La kunlaboro kun la pejzaĝarĥitekto Erhard Kister de loĝejkonstru-kombinato en Erfurto ebligis al la artisto skizi konkretajn aĵojn por modernaj erfurtaj loĝadzonegoj kaj ofte ankaŭ realigi la tuton. Poste liaj aĵoj uzitis pluse en aliaj urboj de GDR.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

1959 ĝis 1962: etplastikaĵoj el bronzo[redakti | redakti fonton]

  • Einer von der Malerbrigade, 23 cm, Museum Magdeburg
  • Fräulein, 40 cm, Museum Magdeburg (2. Preis in Kleinplastikwettbewerb 1960)
  • Sänger, 40 cm, Bauhaus-Universität Weimar
  • Alte auf der Bank, 16 cm, Museum Erfurt

1961 ĝis 1971: ludplastikaĵoj betonaj[redakti | redakti fonton]

  • Kletterelefant, 130 cm, Berlin
  • Kamelgruppen, 240 cm, Leipzig und andere Städte
  • Raumstationen, 180 cm, Erfurt

1962 ĝis 1968: arhhiekturrilata arto el betono[redakti | redakti fonton]

Kino International – norda fasado, Berlino
Urbohalo de Karl-Marx-Stadt
Die Badende - Das Ei; marmoro, Vajmaro
  • Kino "International" (kune kun Waldemar Grzimek kaj Karl Heinz Schamal), 3 Kompositionen und 7 Reliefs, Berlin
  • Durchbruchplastische Wand, Haus der Industrieverwaltung, Chemnitz (Preis im Architektur-Wettbewerb 1968)
  • Durchbruchplastische Wände an der Stadthalle Karl-Marx-Stadt

1964 ĝis 1993: medaloj kaj plakedoj el bronzo, terakoto ktp.[redakti | redakti fonton]

  • Jahr der Frau, Bronze, Bronze, 68 mm, 1975, Bauhaus-Universität Weimar
  • Gewerkschaft Wissenschaft, Bronze, 58 mm, Erfurt
  • Literatur-Kunstpreis Weimar, Bronze, 58 mm, 1984, Weimar
  • 125 Jahre Tradition der Hochschule Weimar, Bronze 74 × 46 mm, 1985, Bauhaus-Universität Weimar
  • Wartburg bei Eisenach, Bronze, 60 mm, 1988, Wartburg Eisenach
  • Bildhauer der Hochschule, Bronze, 102 mm, 1988, Bauhaus-Universität Weimar
  • Nachdenken über Architektur, Bronze, 69 mm, 1989
  • pro emerito, Bronze, 102 mm, 1990, Bauhaus-Universität Weimar
  • Resümee, Bronze, 75 mm, 1990
  • Bauhaus-Stiftung, Terrakotta, 76 mm, 1990, Bauhaus-Universität Weimar
  • Währungsunion, Bronze, 75 mm, 1990, Münzsammlungen Berlin, Dresden, München und Münster (XXIII. FIDEM-Kongress London 1992)

1969 ĝis 1990: plastikaĵoj/skulptaĵoj el bronzo, marmoro kaj artefarita ŝtono[redakti | redakti fonton]

  • Skulptur „Völkerfreundschaft“, Bronze, 175 cm, Werbellinsee und Erfurt
  • Brunnenskulptur „Die Badende - Das Ei“, Marmor, 126 cm, 1983, auf dem Mensainnenhof der Bauhaus-Universität Weimar (national wertvolles Kulturgut 2014)
  • Säule „Geschichte der Architektur“, Gips für Guss, 340 cm, 1990/1995, Bauhaus-Universität Weimar

1970 ĝis 1980: Trarompplastikaj betonŝtonoj kaj reliefoj sub libera aero[redakti | redakti fonton]

  • Halbschale, 50 × 50 × 25 cm, WBK Erfurt
  • X-Element, 50 × 50 × 25 cm, WBK Erfurt
  • Kreuzkehre, 50 × 50 × 25 cm, WBK Erfurt
  • Sitzschale, 180 × 60 × 40 cm, WBK Erfurt
  • Reliefwand „Riffeln“
  • Reliefwand „Falter“, 150 × 100 × 25 cm, WBK Erfurt
  • Relief „Tektonik 80“ im Foyer des Hauptgebäudes der Bauhaus-Universität Weimar

1991 ĝis 2007: skulptaĵoj el ligno kaj ŝtono[redakti | redakti fonton]

  • Spaltung, Rüster, 72 cm, 1992, Archiv der Moderne der Bauhaus-Universität Weimar
  • Einheit, Birnbaum, 62 cm, 1992, Archiv der Moderne der Bauhaus-Universität Weimar
  • Geschlossenheit, Rüster, 90 cm, 1993, Archiv der Moderne der Bauhaus-Universität Weimar
  • Gewalt, Marmor, 60 cm, 1993, Archiv der Moderne der Bauhaus-Universität Weimar
  • Ambivalenz, Marmor, 52 cm, 1993
  • Ruhestand, Marmor, 38 cm, 1993
  • Mutter, Marmor, 50 cm, 1993
  • Fruchtbarkeit, Marmor, 45 cm, 1993
  • Pflegefall, Granit, 22 cm, 1997
  • Sitzende, Kalkstein, 28 cm, 1998
  • Lastenträger, Rüster, 98 cm, 1999, Archiv der Moderne der Bauhaus-Universität Weimar
  • Kampf, Kiefer, 95 cm, 1999
  • I. I. Gerangel, Rüster, 82 cm, 1999
  • Beistand, Kiefer, 101 cm, 2000
  • Brüder Kain und Abel, Pappel, 82 cm, 2001
  • Eva, Nußbaum, 89 cm, 2002
  • Verlorene Venus, Eiche, 85 cm, 2002, Archiv der Moderne der Bauhaus-Universität Weimar
  • I. I. I. Fechter, Kiefer, 148 cm, 2003, Archiv der Moderne der Bauhaus-Universität Weimar
  • Adam, Nußbaum, 80 cm, 2004, Bauhaus-Universität Weimar
  • Zukunft, Nußbaum, 89 cm, 2004
  • Freude, Eiche, 146 cm, 2005, Archiv der Moderne der Bauhaus-Universität Weimar
  • Keuschheit, Eiche, 144 cm, 2005
  • Wind, Eiche, 94 cm, 2007, Archiv der Moderne der Bauhaus-Universität Weimar

1963 ĝis 1990: eseoj en fakgazetoj[redakti | redakti fonton]

Kunsterziehung, Bildende Kunst, Wissenschaftliche Zeitschrift der Hochschule für Architektur und Bauwesen (HAB) Weimar

1996 ĝis 2011: memeldonaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Wort und Bild – 12 Hefte A5
  • Bild und Wort – 12 Hefte (Kleeblätter), 21 × 10,5 cm

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hubert Schiefelbein: Schriften der Hochschule für Architektur und Bauwesen Weimar. Weimar 1990, ISBN 3-86068-023-4.
  • Florian Kirfel, Moritz Fritz: Mensa am Park – Vom Gebrauchen und Verbrauchen jüngster Architektur. M-BOOKS, Weimar 2013, ISBN 978-3-944425-01-6.
  • Luise Helas, Wilma Rambow, Felix Rössl: Kunstvolle Oberflächen des Sozialismus: Wandbilder und Betonformsteine. Bauhaus Universitätsverlag, Weimar 2014, ISBN 978-3-95773-171-5.
  • Dietrich Worbs: Das Kino „International“ in Berlin. Gebr. Mann Verlag, Berlin 2015, ISBN 978-3-7861-2711-6.
  • Henning Huschka: Keramisches Medaillenschaffen von Hubert Schiefelbein. In: Erfurter Münzfreunde e.V. (eld.): Erfurter Münzblätter. Jahrbuch 2012/2013. Band XX/XXI, Erfurt 2015.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hubert Schiefelbein en la germana Vikipedio.