Saltu al enhavo

Wolfgang Haas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lia ĉefepiskopa moŝto Wolfgang Haas

Wolfgang HAAS (naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1948 en Vaduzo) estas liĥtenŝtejna teologo romkatolika kaj estis ĝis la 20.9.2023[1] ĉefepiskopo de Vaduzo.

Lia ordinado sacerdota estis en la 7.4.1974 en Koiro. Li iĝis helpepiskopo en Koiro en la 25.3.1988 kaj konsekritis episkopo samloke en la 22.5.1988. La episkopecon koiran li havis inter la 22.5.1990 kaj la 2.12.1997. De tiam ĝis la 23.8.1998 li estis apostola administranto de la Diocezo de Koiro. En la 2.12.1997 li nomumiĝis ĉefepiskopo de Vaduzo. Solena transpreno de la ofico estis en la 21.12.1997 en la katedralo de Vaduzo. Retiriĝo estis en 2023. De septembro 2023 estas administranto Benno Elbs el Feldkirch. De tempo al tempo Haas estis engaĝita fare de la pape agnoskita Sacerdota fratio Sankta Petro por diversaj sakramentodonadoj.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Papst hat Rücktritt von Erzbischof Haas angenommen" -ĉe: vaticannews.va