Asiria genocido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo pri la asiria genocido

La Asiria genocido (ankaŭ konata kiel SajfoSejfo) estas la amasmurdo en la Otomana Imperio kiun suferis la asirianoj en la 1890-aj jaroj, la Unua mondmilito kaj la periodo 1922-1925. la asiria loĝantaro de Alta Mezopotamio (la regionoj Tur Abdin, Hakkâri, Van, Siirt de la nuna sudoriento de Turkio kaj Urmio en Irano) estis perforte reloĝigitaj kaj masakritaj de la otomana armeo kaj kurdaj paramilitistoj inter 1914 kaj 1920. La kalkuloj pri la grandeco de la masakro varias. Tiutempaj informoj kalkulas ke ĉirkaŭ 250.000 asirianoj suferis ĝin. Tiu cifero ankaŭ estas vaste akceptata de pluraj akademiuloj kaj ĵurnalistoj. Kelkaj fontoj, al kiuj mankas detaligita statistika analizo subtenas pli altan kvanton, ĝis 750.000.

La asiria genocido okazis en la sama kunteksto kiel la armena kaj la greka genocidoj. Dum tiuj ĉi okazaĵoj, preskaŭ tri milionoj da kristanoj (asiriaj, armenaj kaj ortodoksaj kredantoj) estis murditaj de la reĝimo de la Junaj Turkoj.

Ĉar la asiria genocido okazis kune kun pli granda kaj vasta genocido kontraŭ la armenoj, apenaŭ ekzistas akademiaj esploroj pri ĝi kiel aparta okazaĵo, kun la esceptoj de David Gaunt kaj Hannibal Travis. En 2007, la Internacia Asocio de Esploristoj pri la Genocido atingis interkonsenton laŭ kiu "la otomana kampanjo kontraŭ la kristanaj malplimultoj de la Imperio inter 1914 kaj 1923 konstituis genocido kontraŭ la armenoj, asirianoj kaj grekoj (anatolaj kaj pontaj)"

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]