Pantelejmon Kuliŝ
Kuliŝ Pantelejmon ukraine Пантелеймон Куліш (7-a de aŭgusto 1819 – 14-a de februaro 1897) estis ukraina verkisto, poeto, etnografo, tradukisto, kaj eldonisto.
Naskiĝis en Ĉernihiva gubernio, ĝis 1841 - studento en Kievo Universitato / Kijiva Universitato. Instruis en liceo de Lucko, rusan lingvon - en Peterburga universitato. Lernis slavajn lingvojn en Varsovio, sed estis arestita pro siaj kontaktoj kun Taras Ŝevĉenko kaj ukrainaj sekretaj societoj kaj ekzilita en Tulon. Aperigis du-voluman etnografian verkon pri Suda Rusio (Ukrainio); 1857 - historian romanon "Nigra Konsilio", ukrainan abocon, ukrainan gramatikon, rakontojn de Marko Vovĉok.
Laboris en Varsovio (1864-68), Vieno (1871), Peterburgo (de 1873).
Tradukis de la angla (Ŝekspiro, Bajrono / Byron), germana (Goeto / Goethe); la unua ukraina tradukisto de Biblio (la tradukon finverkis Ivan Neĉuj-Levickij kaj Ivan Puluj, Vieno, 1903).
Por Ukraina antologio fragmenton de la romano "Nigra Konsilio" tradukis Volodimit Ĥodin.