Ivan Neĉuj-Levickij
Ivan Neĉuj-Levickij | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Іван Семенович Левицький | ||
Naskiĝo | 13-an de novembro 1838 en Stebliv | |
Morto | 2-an de aprilo 1918 (79-jaraĝa) en Kievo, Kieva gubernio, Ukraina Popola Respubliko | |
Tombo | Baikove Cemetery vd | |
Etno | ukrainoj vd | |
Lingvoj | ukraina vd | |
Ŝtataneco | Rusia Imperio • Respubliko Rusio • Ukraina Popola Respubliko vd | |
Alma mater | Kyiv Theological Seminary • Kieva Teologia Lernejo vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Nechuy vd | |
Okupo | instruisto • verkisto • tradukisto • publikigisto • literaturkritikisto • etnografo • folkloristo vd | |
Laborkampo | literaturo • literatura kritiko vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
NEĈUJ-LEVICKIJ Ivan ukraine Іван Нечуй-Левицький (1838-1918) estis ukraina verkisto kaj lingvisto. Naskiĝis en pastra familio en iama Kievo-gubernio / Kijivo-gubernio (nun - Ĉerkaso-Provinco) ĉe rivero Rosj, kies belecon li poste multfoje prikantis en siaj noveloj. Finis monaĥejan lernejon en Bohuslavo, seminarion en Kievo / Kijivo. Instruis en elementa lernejo en Poltavo, lernis en Kievo-akademio / Kijivo-akademio (1861-1865), kie li maturiĝis kiel ukraina patrioto. Instruis en gimnazioj de la nuntempaj Pollando kaj Moldavio. En Kiŝinevo li estris la ukrainan societon. De 1885 loĝis (kaj mortis) en Kievo / Kijivo.
La unua novelo (Du moskvaninoj) aperis en 1868. Aŭtoro de multaj rakontoj, noveloj, dramoj. Por la Ukraina antologio fragmenton de lia novelo "La Nuboj" (ukraine Хмари) esperantigis Gregoro Dolgin.
Posedas la germanan, francan, rusan. Laŭ la propono de la Brita Biblia societo li finfaris kaj redaktis la unuan oficialan ukrainan tradukon de la Biblio, kune kun Ivan Puluj kaj Pantelejmon Kuliŝ (Vieno, 1903).