Emil Nolde

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Emil Nolde en 1929

Emil NOLDE (ĝis 1902 Hans Emil Hansen; naskiĝinta la 7-an de aŭgusto 1867 en Nolde proksime de Tønder, tiam en provinco Ŝlesvigo-Holstinio, Prusio, hodiaŭ Regiono Suda Danio; mortinta la 13-an de aprilo 1956 en Seebüll, Germanio) estis germana-dana pentristo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post trejnado lignoskulptista en meblofabriko en Flensburg Nolde laboris kiel lignoskulptisto kaj desegnisto en München, Karlsruhe kaj Berlin. Ekde 1892 li estis dum ses jaroj fakinstruisto pri kolora kaj ornama desegnadoj kaj modladoj ĉe la Industria kaj metia muzeo de Sankt-Galo. Tiun tempon faritis modelskizoj por la metiado, provdesegnoj de montaj kamparanoj, pejzaĝakvareloj kun topografie ekzaktegaj bildigoj kaj lia unua elpensita oleopentraĵo Bergriesen (1895/96); krome serio da bildkartoj kun legendozaj personigoj de la alpaj montopintoj. En ili jam klariĝis lia emo je groteskaĵoj kaj la fantaziozo, kaj ili havis grandajn eldonokvantojn.

La financa sukceso ebligis al li demisii kiel instruisto. En Munkeno li frekventis la pentrolernejon de Friedrich Fehr kaj en la artista kolonio Dachau la lernejon de Adolf Hölzel (1899), kies etosoriĉa kaj brunkolora pentrado tre influis al la verkado tiama de Nolde. Je la komenco de la 20-a jarcento Nolde vivis en Parizo kaj dediĉis sin al pentrado de nudaĵoj en la Akademio Julian, en la Luvro li interesiĝs pri la malnovaj majstroj kaj kopiis la verkon Alegoio de D'Avalos de Ticiano. Dum la sekvinta restado en Kopenhago li serĉis la proksimecon de danaj artistoj. En somero 1901 Nolde retiriĝis en la fiŝkaptistan vilaĝon Lildstrand en Nordan Jutlandon. Tie li pentris helajn marmomentojn kaj dunaj pejzaĝoj kaj desegnis nokte serion da fantaziaj skizoj pri marbordkurantoj, rabistaj renkontiĝoj kaj strangaj naturaj uloj.

Transloĝiĝo al Danio[redakti | redakti fonton]

La Nolde-muzeo en Seebüll.
La verkon Hohe Sonnenblumen estas pendigantaj du viroj en 1982 en la oficejo de kanceliero Helmut Schmidt.

Post la edziĝo li setlis en 1903 sur la dana insulo Alsen kaj starigis ĉe la maro atelieron. Malsaniĝo de la edzino necesigis en 1904/05 restadon en Italio, kiu estis ne tro fruktodona por la artisto. Post la reveno faritis la akvaforta serio Phantasien, kiu startigis la agadon presgrafikan de Nolde kaj entenis 527 verkojn. La impresionismaj influoj en la verkaro - kiel ankoraŭ en la pentraĵo Frühling im Zimmer (1904) - pli kaj pli malgravis. Per flor- kaj ĝardenpentraĵoj de Alsen komenciĝis la definitiva prefero al koloritaĵoj: la koloro iĝis lia plej grava esprimilo, kiun li travivis emocie kaj per kiu li sukcesis senpere elpaletrigi aferojn travivitajn kaj spektitajn kiel ankaŭ la internajn visiojn. La artista rondo Die Brücke petis al li en 1906 membriĝi entuziasmigite per liaj "koloraj stormoj". Ĝismorte Nolde restis en tiu artista cirklo.

En somero 1909 estiĝis ĉe la okcidenta marbordo krom pejzaĝbildoj de Norda Frislando la unuaj verkoj kun bibliaj temoj ("Lasta manĝo", "Pentekosto", "Moko pri Jesuo"). Post kvereloj kun la estraro Nolde eksmembrigitis en 1910 el la grupo Berliner Secession kiu du jarojn antaŭe aligis lin. La sekvintan vintron li pentris bildojn pri la dumnokta vivo de la grandurbo kiel ankaŭ akvarelojn laŭ teatraĵoj enscenigitaj de Max Reinhardt.

En la Etnologia Muzeo de Berlino li faris skizojn kiuj iĝis modelaj por fonoj kaj maskobildoj. Krome li komencas la laboron de la novparta Vivo de Kristo kion li finfaris en 1912 en Berlino. Kun sia edzino li partoprenis en 1913/14 la ekskurson Deutsch-Neuguinea-Expedition kaj vojaĝis tra Siberio, Japanio kaj Ĉinio ĉe la Sudan Oceanon serĉonte la prakondiĉojn de la homaro. La renkontiĝojn de tie li dokumentis per pluraj spontanee pentritaj akvareloj. En la jaro post la reveno Eŭropon faritis 88 pentraĵoj, inter ili estis ankaŭ religiaj bildoj kiel Der jüngste Tag kaj Grablegung. En 1916 li transloĝiĝis al la okcidenta marbordo en kamparanan domon Utenwarf ĉe la rivero Wiedau: post 1920 la teritorio troviĝis en Danlando kaj Nolde ricevis la danan ŝtatanecon. La vintrojn li tamen kiel kutime pasigis en Berlino. Li membriĝis ankaŭ al Arbeitsrat für Kunst. En tiuj jaroj la akvareloj, kiuj ege bone taŭgis por lia stilo, pli kaj pli gravis. Sekvis studvojaĝoj al Hispanio kaj Italio.

Retransloĝiĝo al Germanio[redakti | redakti fonton]

Ŝanĝitaj pejzaĝoj igis Nolde forlasi la domon Utenwarf. Proksime de la landlimo sed sur germana teritorio Nolde farigis en 1927-37 la loĝ- kaj labordomon laŭ propraj planoj (Seebüll). En 1931 li membriĝis al Prusa Akademio de Sciencoj. Aperis la unua volumo de lia membiografio kaj en 1934 la dua.

Post 1933[redakti | redakti fonton]

Post la potencakiro de la nazioj la verkaro de Nolden taksitis dekadenca. Proponojn elmigri li ne akceptis. La aŭtunon de 1934 la 67 jara iĝis, estante dana ŝtatanulo, membro de Nationalsozialistischen Arbeitsgemeinschaft Nordschleswig (NSAN), organizaĵo de la germana etnio en la landlimzono kiu kunfandiĝis en 1935 kun la NSDAP-Nordschleswig. Lia aliĝo povas esti konsiderata kiel malespera provo plibonigi la viv- kaj laborkondiĉojn. Dum la agaĉoj kontraŭ (laŭ nacisocialisma taksado) dekadencaj artaĵoj en 1937 pli ol mil verkoj de Nolde konfiskitis. En 1941 oni eĉ oficiale malpermesis al li la pentradon! Sub granda elekstera premo iĝis en Seebüll kaŝe la ampleksega verkaro Ungemalte Bilder - Nepentritaj pentraĵoj - akvareloj grandiozaj kaj guaŝoj etformataj, ĉio buntega.

Post 1945[redakti | redakti fonton]

Post la milito Nolde pentris ankoraŭ pli ol 100 verkoj, la lastan en 1951, kaj ĝis 1955 multon da akvareloj. Jam en 1946 li testamente ordonis la estigon de la Fondaĵo Seebüll Ada und Emil Nolde: ĝi realiĝis unu jaron post la morto kiel muzeo.

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • Profesora titolo (1946);
  • Lochner-Medaille d. Stadt Köln (1949)
  • Graphik-Preis d. [XXV] Biennale v. Venedig (1950)
  • Pour le mérite (1952)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]