Adolf Hölzel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adolf Hölzel
Memportreto de Adolf Hölzel de 1887
Memportreto de Adolf Hölzel de 1887
Persona informo
Adolf Hölzel
Naskonomo Adolf Richard Hölzel
Naskiĝo 13-an de majo 1853 (1853-05-13)
en Olomouc
Morto 17-an de oktobro 1934 (1934-10-17) (81-jaraĝa)
en Stutgarto
Tombo Waldfriedhof Stuttgart vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco GermanioAŭstrio vd
Alma mater Akademio de Belartoj de Vieno vd
Profesio
Okupo pentristo • universitata instruisto • arthistoriisto • litografisto • instruisto • desegnisto vd
Laborkampo pentrado vd
Aktiva en Nederlando vd
Aktiva dum 1868–1934 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Capodistria, 1906.

Adolf HÖLZEL (naskiĝinta la 13-an de majo 1853 en Olomouc, mortinta la 17-an de oktobro 1934 en Stutgarto-Degerloch) estis aŭstra kaj germana pentristo. En 1882 lin edzigis Emmy Kapaun-Karlowa kiu naskis filon.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post frekvento de akademioj en Vieno (1874-76) kaj Munkeno (1876-82) li specialiĝis pri ĝenropentraĵoj laŭ la stilo de sia instruisto Wilhelm von Diez kaj, rilate al la serio Holländische Interieurs laŭ Claus Meyer (Schachspieler, 1886). Vojaĝo Parizon (1887) kun la travivo de franca impresionismo igis vekiĝon ĉe Hölzel kaj iniciatis transloĝiĝon al Dachau. Tie pluevoluis, laŭ germanaj impresionistoj (Hausandacht, ĉ. 1890; Frau des Zimmermanns, 1891). Post 1885 elpensis li kun siaj amikoj Ludwig Dill kaj Arthur Langhammer (anoj de la grupo Neu-Dachau) komunan stilon. En ĝi secesiaj elementoj miksiĝas kun natura lirismo. Ĝi iĝis bazo de la plua laboro de Hölzel kiu kovris enorman variecon.

Krom pejzaĝoj, kie multo da naturaj aperoj transiĝis al kaj simpligita kaj monumenta grandornamento (kp. la variojn Dachauer Moos I-IV, 1905), estiĝis ankaŭ komponitaj figuraj bildoj (ciklo Der Zeiten Wiederkehr, 1903). Post kiam antaŭ 1900 estiĝis desegnoj abstraktoj, li nomumiĝis en 1905 profesoro por la stutgarta akademio. Al tiam datumeblas Komposition in Rot I kiu kvazaŭ komplete nur kolore kaj forme paroladas.

Komence de la stutgarta epoko (kiu iel estis transira) oni havas la natursimilajn verkojn Impressionen, aliflanke figurajn Kompositionen (ofte pri la motivo Anbetung/adorado). Certa apudo de skizo kaj pretigita bildo ĉesis post 1913 pro tendenco je plia abstrakteco. Enviego fare de akademiaj fikkolegoj (ankaŭ pro la kolektiĝo de junaj talentuloj ĉirkaŭ Hólzel: ties rondojn partoprenis ekz. Oskar Schlemmer, Ida Kerkovius, Willi Baumeister) kialis por publika retiriĝo de Hölzel kaj tuta koncentriĝo je scitransdonado kaj propra kreado.

Dum tre fruktodona periodo estiĝis Biblisches Motiv (1914) kaj la variataj serioj Ursula (1914/15) kaj Anbetungen (1915/16). Helpis la pliintensigon koloran en 1915 mendo fare de la hanovra keksfabriko Bahlsen fari gigantan vitralon. Tie Hölzel unuafoje tute emancipiĝis de bildigaj ligadoj. Kiam li direktoris ĉe la stutgarta akademio (1916-18) naskiĝis etformataj eksperimentaĵoj kaj fantaziaĵoj Farbige Klänge. Post aĉeto de la unua granda kolektiva ekspozicio ĉe la hanovra Kestner-societo (1918) fare de la firmao de Günther Wagner, la artisto pensiiĝis anticipe en 1919.

La pli malfrua verkado ne iel malpli vigla estis, male kresko kaj plifajnigo, ekz. ĉe paŝteloj kaj ĉe du vitralegoj ĉe la urbodomo stutgarta (1928/29) kaj ĉe aĵoj por la hanovra firmao Pelikan(1932). Fakte la malfrua verkado kun la problemoj ŝancela inter absoluta kaj muzika pentradoj signifas periodon de ege grava kontribuo de Hölzel por la tuta 20-a jarcento. Ĉio tuta ne estas malpli grava ol lia antaŭa efika agado kiel instruisto kaj instiganto.

Honoroj kaj verkspektebloj[redakti | redakti fonton]

Honoreca diplominĝeniereco li ricevis en Aachen en 1920. Multaj liaj verkoj troviĝas en privataj kolektoj en Hanovro (Pelikan-Kunstsammlung, Sammlung Familie Bahlsen), Darmstadt, Stutgarto kaj Ulm (paŝteloj), Baden-Baden, Dachau, Esslingen, Frajburgo, Frankfurto ĉe Majno, Hamburgo, Karlsruhe, Kilo, Krefeld, Majenco, Munkeno, Pfullingen, Regensburg, Wiesbaden, Wuppertal.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Venzmer, Wolfgang, "Hölzel, Adolf". Ĉe: Neue Deutsche Biographie 9 (1972), p. 339-340 (tie ĉi interrete)