Vasilij Kandinskij
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Vasilij Kandinskij | |
---|---|
![]() Rusa pentristo | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de decembro 1866 en Moskvo |
Morto | 13-an de decembro 1944 (78-jara) en Neuilly-sur-Seine, ![]() |
Mortokialo | apopleksio |
Tombo | Neuilly-sur-Seine Old Community Cemetery |
Lingvoj | rusa lingvo • franca lingvo • germana lingvo |
Loĝloko | Moskvo • Neuilly-sur-Seine • Odesa • Munkeno |
Ŝtataneco | Rusia Imperio • Sovetunio • Francio • Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko • Francio • Germana Regno |
Alma mater | Academy of Fine Arts, Munich • Moscow State University, Faculty of Law |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Edz(in)o | Nina Nikolajewna Andreevskaja • Gabriele Münter |
Okupo | |
Okupo | pentristo • universitata profesoro • vidartisto • art theorist • instruisto • advokato • ilustristo • gravuristo |
Verkoj | Composition VII |
TTT | |
Retejo | https://www.wassilykandinsky.net |
Vasilij KANDINSKIJ aŭ Wassily KANDINSKY (ruse Василий Васильевич Кандинский, Vasilij Vasiljeviĉ Kandinskij respektive slavisme Vasilij Vasil'evič Kandinskij; naskiĝis la 4-an de decembro 1866 en Moskvo; mortis la 13-an de decembro 1944 en Neuilly-sur-Seine, Francio) estis rusa pentristo, desegnisto kaj artteoriisto, kiu vivis ankaŭ en Germanio kaj Francio.
Ofte oni mencias Kandinskij-n kiel la kreanton de la unua abstrakta bildo en la mondo (el la jaro 1911). Li estis membro de la artista grupiĝo Der Blaue Reiter kaj partoprenis en ambaŭ ekspozicioj organizitaj sub tiu titolo.