Saltu al enhavo

Arnold Schönberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arnold Schönberg
Persona informo
Arnold Schönberg
Naskonomo Arnold Franz Walter Schönberg
Naskiĝo 13-an de septembro 1874 (1874-09-13)
en Vieno,  Aŭstrio-Hungario
Morto 13-an de julio 1951 (1951-07-13) (76-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Mortis pro naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Centra Tombejo de Vieno Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio
Aŭstrio-Hungario
Usono
Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo Arnold Schönberg
Familio
Patro Samuel Schönberg (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Gertrud Schoenberg (en) Traduki (1924)
Mathilde Zemlinsky (1901) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Gertrud Schönberg
 ( Mathilde Zemlinsky)
Ronny Schönberg
 ( Gertrud Schoenberg (en) Traduki)
Nuria Nono-Schönberg
 ( Gertrud Schoenberg (en) Traduki)
Georg Schönberg
 ( Mathilde Zemlinsky)
Larry Schönberg
 ( Gertrud Schoenberg (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo komponisto de klasika muziko
dirigento
komponisto
instruisto de muziko
verkisto
muzikologo
muzika teoriisto
pentristo
artisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo komponisto vd
Aktiva en Berlino vd
Aktiva dum 1897–1951 vd
Verkado
Verkoj Atendo 
Verklärte Nacht 
Travivinto el Varsovio 
Coalition Chess vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Schönberg en la jaro 1948

Arnold SCHÖNBERGArnold SCHOENBERG [ARnold ŜENberg] (la angligita formo de Schönberg — li oficiale ŝanĝis la ortografion de sia familia nomo kiam li iĝis usona civitano) (naskiĝis la 13-an de septembro 1874 en Vieno, Aŭstrio, mortis la 13-an de julio 1951 en Los-Anĝeleso, Kalifornio, Usono) estis komponisto. Li speciale memoriĝis kiel unu el la unuaj komponistoj, kiuj komponis atonale, kaj pro sia dekdutonismo uzanta tonvicojn, en kiuj ĉiuj dek du tonoj de la kromata gamo estas same gravaj.

Li estis grandparte meminstruita (preninta lecionojn nur por Alexander Zemlinsky, kiu iĝis lia unua bofrato). En sia tria jardeko li vivtenis sin aranĝante operetojn, dum li samtempe komponis verkojn kiel la arĉa sesteto Verklärte Nacht (Transfigurita Nokto) en 1899. Li poste faris arĉorkestran version de ĉi tiu, kaj ĝi estas unu el liaj plej popularaj verkoj. Kaj Richard Strauss kaj Gustav Mahler rekonis la signifon de Schönberg kiel komponisto; Strauss post aŭdo de lia komponaĵo Gurrelieder. Mahler adoptis lin kiel protektaton kaj prizorgis lian estontecon post sia propra morto. Schönberg influiĝis de Mahler, ĉampionis lian verkon, kaj konsideris lin "sankta".

La tombejo de Schoenberg en Vieno.

Tamen, granda parto de lia verkaro estis ne bone akceptata. En 1907 lia Ĉambra Simfonio Numero 1 havis unuan prezenton; per ĝi, li forlasis la muzikaj romantikismoj kaj aliĝis al la modernismo. La aŭdantaro estis malgranda, kaj la reago al la verko estis varmeta. Kiam ĝi ludiĝis denove, tamen, en koncerto en 1913, kiu ankaŭ inkluzivis verkojn de Alban Berg, Anton Webern kaj Alexander Zemlinsky, iom de la aŭdantaro ekis kriegi kvazaŭ turmentate. Malfrue en la koncerto, dum ludado de iuj kantoj de Berg, batalado ekiĝis, kaj la polico devis esti vokata.

Alia el liaj plej gravaj verkoj el ĉi tiu periodo estas Pierrot Lunaire de 1912, ciklo da kantoj al teksto de Albert GIRAUD, kiu estis malsimila al ĉio, kio antaŭis ĝin. Uzante la teknikon de Sprechstimme, aŭ parolokantada recitado, la verko parigas inan kantiston, en Pierrot-a kostumo, kun malgranda orkestro de 5 (nuntempe kelkfoje 6) muzikistoj, kiu en ĉiu el la kantoj ludas diferencan, kaj trafan instrumentan kombinaĵon.

Poste, Schönberg kreis la dekdu-tonan metodon de komponado (kiu poste kreskis en serialismon). Ĉi-tiu tekniko adoptiĝis de multaj el liaj lernantoj, kiuj konsistigis la tiel nomatan Duan Vienan Skolon. Ili inkluzivis Anton Webern, Alban Berg kaj Hanns Eisler, kiuj grande influiĝis de Schönberg. Li elstaris kiel instruisto de muziko, parte ĉar lia metodo engaĝiĝanta kaj samtempe analizanta transcendis la metodojn de la grandaj klasikaj komponistoj, speciale Bach, Mozart, Beethoven, kaj Brahms, parte pro lia fokuso sur reliefigado de la muzika kaj verkada individueco de liaj lernantoj. Li eldonis nombron da libroj, de lia fama Harmonielehre (Teorio de Harmonio) al Fundamentoj de Muzika Komponado, multaj el kiuj estas ankoraŭ haveblaj kaj ankoraŭ uzataj de muzikistoj kaj disvolviĝantaj komponistoj.

Elektitaj disĉiploj

[redakti | redakti fonton]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Monato, internacia magazino sendependa, numero 2000/05, paĝo 17: Jubileo de la komponisto Arnold Schoenberg verkita de Evgeni Georgiev.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]