Hanns Eisler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Hanns Eisler en 1950

Hanns EISLER (Johannes Eisler) (naskiĝis la 6-an de julio 1898 en Lepsiko, mortis la 6-an de septembro 1962 en Orienta Berlino). Li estis aŭstra komponisto, kiu postlasis ne nur muzikajn verkojn, sed ankaŭ multajn muzikteoriajn kaj influajn politikajn verkojn, same kiel unu libreton.

Eisler estas konsiderata, same kiel Alban Berg kaj  Anton Webern, kiel unu el la poste pli konataj disĉiploj de Arnold Schönberg. Li estas konsiderata – malgraŭ portempaj malkonsentoj kun sia instruisto – kiel membro de la Dua Viena Skolo. Li estis, el politika kaj arta vidpunkto, la plej proksima kunulo de la dramisto kaj lirikisto Bertolt Brecht, kun kiu li estis kaj persone kaj muzike ligita ekde la fino de la 1920-aj jaroj ĝis lia morto. Kelkajn el siaj plej konataj verkoj li verkis kune kun Brecht. Eisler postlasis pianajn kaj orkestrajn verkojn, plurajn komponaĵojn de ĉambra muziko, multnombrajn teatromuzikaĵojn kaj filmmuzikaĵojn, kaj pli ol 500 kantoj kies stilo varias inter laboristaj kantoj kaj dekdutonismaj komponaĵoj. En la 1940-aj jaroj li verkis kune kun Theodor W. Adorno gravan teorian libron pri filmmuziko, Komposition für den Film.