Ruth Fischer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruth Fischer
Persona informo
Naskonomo Elfriede Eisler
Aliaj nomoj Ruth Fischer
Naskiĝo 11-an de decembro 1895 (1895-12-11)
en Leipzig
Morto 13-an de marto 1961 (1961-03-13) (65-jaraĝa)
en Parizo
Mortokialo malsano
Tombo Tombejo de Montparnasse
Lingvoj anglagermana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Vieno
Memorigilo Ruth Fischer
Familio
Patro Rudolf Eisler
Frat(in)oj Gerhart Eisler • Hanns Eisler
Edz(in)o Paul Friedländer
Infano Frederick Gerard Friedlander
Okupo
Okupo politikistoĵurnalisto
vdr

Ruth FISCHER (11a de Decembro 1895 – 13a de Marto 1961) estis aŭstra kaj germana komunisto kaj kunfondinto de la Komunista Partio de Aŭstrio en 1918. Ŝi poste ixgis arda kontraŭ-stalinista aktivulino.

En 1921, Fischer iĝis estro de la Berlina branĉo de la Komunista Partio de Germanio, kaj ŝi kaj Arkadi Maslow aperis kiel estroj de la maldekstra frakcio de la komunista partio, kiu opoziciis la taktikon de 'unuigita fronto' kun la Germana Socialdemokratia Partio.[1] La germanaj aŭtoritatoj klopodis perforte resendi ŝin al Aŭstrio. Tial ŝi edziniĝis al la komunisto Gustav Golke (1889–1937, poste ekzekutita en la Sovetunia Granda purigo), por esti germana ŝtatano.[2] Heinrich Brandler estis itam la nacia estro de la Komunista Partio de Germanio. Komence de 1923, Ruth Fischer kaj Brandler organizis ribelon laŭ la modelo havigita de la Bolŝevikoj en 1917.[3] Kune ili disvolvigis la "teorion de la ofensivo".

Post la malsukceso de la Hamburga Ribelo, kaj la reveno de Maslow al Germanio, Fischer, Maslow kaj Ernst Thälmann akiris kontrolon de la Germana Komunista Partio. Ŝi estis elektita al la Reichstag laŭ sia tiama laŭleĝa nomo Elfriede Golke, kaj al la Prusia Parlamento. En Januaro 1925, ŝi estis arestita en Aŭstrio, trapasinta la landlimon eksterleĝe por misio revivigi la aŭstrian komunistan partion.[4]

En Junio 1924, en la Kvina Kongreso de Kominterno, ŝi akre parolis kontraŭ Trockij publike. Je la sesa kongreso de la Germana KP, en 1925, ŝi atakis la du plej famajn martirojn de la germana komunismo, nome Roza Luksemburg kaj Karl Liebknecht ĉar ili metis al ni "pezegon de grandaj eraroj kiujn ni devas elradikigi." Siavice inter 1925 kaj 1926, kadre de la konfliktoj inter Stalin kaj Zinoviev, ŝi mem kaj Maslow estis delaritaj nefidindaj. Ekde tiam, ŝi estis publike ligita al la kontraŭ-stalinisma maldekstro, spite siajn antaŭajn malkonsentojn kun Trockij. La 19an de Aŭgusto 1926, ŝi kaj Maslow estis forigitaj el la Germana KP.

Kiam Trockoj fondis la Kvaran Internacion en 1938, ŝi aliĝis kaj vizitis lin ofte en Francio, kvankam ŝia opozicio al Stalinismo estis eĉ pli forta ol lia.[5] En 1941, Fischer foriris el Francio al Usono.[6] En 1947, ŝi atestis antaŭ la Komitato pri Kontraŭusona Aktiveco kontraŭ siaj fratoj Gerhart kaj Hanns. Ŝia atesto kontraŭ Hanns rezulti en lia enmeto en nigra listo kaj deportado. Ŝi atestis, ke Gerhart estis grava agento de Kominterno.[6]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Carr, E.H. (1966). The Bolshevik Revolution, volume 3. Harmondsworth, Middlesex: Penguin. pp. 409, 447.
  2. Cf. "Biographische Datenbanken: Fischer, Ruth", en: Bundesstiftung zur Aufarbeitung der SED-Diktatur, alirita la 25an de Novembro 2016.
  3. "Ruth Fischer".
  4. "RUTH FISCHER HELD BY VIENNA POLICE; German Communist Leader Is Accused of Crossing the Border With a False Passport". The New York Times. 4a de Januaro 1925. Alirita la 31an de Januaro 2021.
  5. Deutscher, Isaac (1963). The Prophet Outcast: Trotsky, 1929-1940. London: Oxford University Press. pp. 264, 269.
  6. 6,0 6,1 Bentley, Eric (1971). Thirty Years of Treason. New York: Viking Press. pp. 59–73. ISBN 9780670701650.