Lev Trockij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Trockij)
Saltu al: navigado, serĉo
Lev Trockij

Leo TROCKO - aŭ, laŭ la ruslingva transskribo Lev Davidoviĉ TROCKIJ (ruse: Лев Давидович Троцкий; naskiĝis je la 7-a de novembro [aŭ 26-a de oktobro j.k.] 1879, mortis je la 21-a de aŭgusto 1940) estis politikisto kaj grava partoprenanto en la Oktobra revolucio en Rusio.

Li naskiĝis kiel Lev Davidoviĉ Bronŝtejn (Лев Давидович Бронштейн) de judaj gepatroj en Janovka, Ĥersona provinco, Rusia imperio.

Li aktive kaj decide partoprenis en la Rusa Revolucio de 1917 kaj estris la ruĝan armeon dum la Rusa Enlanda Milito. Li estas kreinto de la simbolo de serpo kaj martelo (kun stelo). Antaŭ kaj post la morto de Lenino li oponis la mallojalan kaj kontraŭleninan konduton de Stalino. La adeptoj de Trocko konsistigis novan movadon ene de la komunismo, Trockismo. Iliaj referencoj estas Karlo Markso, Frederiko Engelso, Roza Luksemburgo, Vladimir I. Lenino kaj Leo Trocko.

Trocko estis elpelita el Sovetio kaj finfine murdita de la stalina agento Ramón Mercader en Coyoacán, Meksikurbo en 1940, post la fondo de la 4-a Internacio en 1938.

Li estis modelo por la fikcia revoluciisto Emmanuel Goldstein en la politika romano 1984 de George Orwell.

Verkoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

- Leo Trocko: La malsano de Lenino. En: Leo Trocko: Antaŭparolo kaj enkonduko al la germana eldono de "La konstanta revolucio" kaj La malsano de Lenino. Kun biografietoj de Jurij Finkel. Traduko el la germana kaj postparolo de Vilhelmo Lutermano. Monda Asembleo Socia (MAS), 2016, 112 paĝoj, ISBN 978-2-36960-045-9.

- Leo Trocko: La konstanta revolucio. Laŭ la germana eldono 1930 tradukita kaj postparolo de Vilhelmo Lutermano kun bibliografietoj de Jurij Finkel. Monda Asembleo Socia (MAS), 2016, 250 paĝoj, ISBN 978-2-36960-059-6.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]