Permanenta revolucio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Daŭrigata revolucio)

Permanenta revolucioDaŭrigata revolucio estas slogano lanĉita de Karlo Markso[1] kaj poste teorie disvolvita de Leo Trocko kaj Aleksandro Parvus por nomi la procedon, per kiu la revolucio ne haltu ĝis kiam ĝi estos atinginta ĉiujn siajn celojn. Tio signifas speciale, por Trocko, ke la niatempaj revolucioj ne haltu ĉe naciaj kaj burĝaj realiĝoj kaj ke la proletaro uzu la movadon por entrepreni mondan kaj komunisman revolucion. marksisma teorio plej proksime asociata kun Lev Trockij, elpensita por klarigi la manieron per kiu socialismaj revolucioj povus okazi en socioj nehavantaj superan kapitalismon. La frazo elpensiĝis de Markso en 1850. La teorio proponas, ke la burĝaj demokrataj taskoj en landoj kun prokrastita burĝa demokrata evoluado ne plenumiĝeblas, escepte per la establado de laborista ŝtato, kaj pli, ke la kreo de laborista ŝtato neeviteble inkludus praagadojn kontraŭ kapitalismaj propraĵoj. Tiele, la plenumo de burĝaj demokrataj taskoj evoluus en proletaj taskoj, kaj estus tiel kiel la revolucio estus "daŭra" pro tio, ke devus esti "kontinua" ĝis la fina venko.

La ideo de Trockij de la daŭriga revolucio diris, ke por ke socialista revolucio postvivu en ununura nacio, ĝi devas esti sekvota de revolucioj en aliaj najbarlandoj. Li kredis ke la socialista vojo devus esti internacia peno de multaj nacioj kaj se ĉi tiu koalicio ne okazus, socialismo neniam povus vere prosperi ĉar kontraŭrevoluciemaj penoj refortiĝus. Ĉiu nacio de la mondo travivendas revolucion en proksimeco ĝis kompleta internacia unio de socialismo okazos.

Trockiismo malsamas stalinismon en tio ke, anstataŭ izolista alproksimiĝado al la cetera mondo kaj provado de konservi unu nacian revolucion en tiu nacio, trockiismo estas internacia movado, kredante ke la revolucio eksportendas por ke ĝi postvivu. Sed tiu ideo de Trockji fiaskis en 1920, kiam oni ne povis eksporti la revolucion en Pollandon (Pola-bolŝevika milito) kaj la daŭra eksportovolo de la revolucio (fakte pro militistoj) kaŭzis internajn politikajn problemojn pro la ekonomia krizo (matrosribelo de Kronstadt).

Tiu ĉi teorio, por Trocko, validas ne nur por Ruslando, sed ankaŭ por ĉiuj landoj dominataj de la grandaj imperiismaj nacioj (li multe parolas ekzemple pri Ĉinujo), kie plej ofte postrestas elementoj de feŭdismo kaj kie la nacia burĝaro estas tro malforta por proponi eĉ nur malmulte revolucian politikon, kiel ja povis fari la franca burĝaro en 1789. Do, estas la tasko de la proletaro transpreni la taskojn de la burĝa revolucio, interalie forigi la restaĵojn de feodismo, realigi la kamparan reformon ktp, aldone al siaj propraj taskoj.

La daŭrigata revolucio kontraŭas la teorion de laŭetapa revolucio, defendatan precipe de la adeptoj de Stalino pri la popolaj frontoj.

Por Markso kaj Engelso: La unua uzo de la termino fare de Markso kaj Engelso troviĝas en la libro La sankta familio de 1844, por priskribi la konduton de Napoleono Bonaparto [la 1-a], kiu anstataŭigis la Teroron per sia propra reĝimo de reformoj. En 1849 Markso kaj Engelso rimarkis, ke la termino estis reuzata de aliaj ĵurnalistoj kaj aŭtoroj, ekz-e ĵurnalisto de la Kölnische Zeitung [Kolonja gazeto] aŭ Henri Druey. En 1850, kun la Mesaĝo de la Centra komitato al la Ligo de komunistoj la vorto daŭrigata revolucio fariĝis vere publike konata. Por Markso, kontraŭ la etburĝaro, kiu volis kiom eble plej rapide ĉesigi la revolucion, la daŭrigata revolucio devas daŭri ĝis kiam la produktadrimedoj estu en la manoj de la laboristoj.

Por Trocko: Trocko, kiu baziĝas sur Aleksandro Parvus, en 1905 aperigis sian tekston Rezultoj kaj perspektivoj, kaj en 1929 sian libron La daŭrigata revolucio[2]. Por Trocko, la rusa burĝaro ne faras revolucion, kiu estigas la demokration kaj solvas la demandon pri grundo. Tiuj dispozicioj estas konsiderataj esencaj por la ekonomia disvolvado de Ruslando. Sekve, la revolucio estas farenda de la proletoj, kiuj ne nur devos plenumi la taskon de la demokratia burĝa revolucio, sed ankaŭ komenci la luktadon por transiri tiun burĝan revolucion.

Revolucioj en la subevoluintaj landoj kaj teorio de la devojigata permanenta revolucio: Inter la defendantoj de la teorio okazis debato pri la naturo de la revolucioj en la malpli evoluintaj landoj − Kubo, Ĉinujo, landoj de la postkolonia Afriko. Iuj defendas tiujn revoluciojn kiel novan tipon de socialisma revolucio. Toni Cliff proponis reformon de la teorio de la daŭrigata revolucio por klarigi la situacion de tiuj landoj: la teorion de la daŭrigata revolucio devojigata. En 1963 Cliff asertis, ke la lastatempaj revolucioj en subevoluintaj landoj (Ĉinujo, Kubo) ne estis gvidataj de la proletaro, laŭnombre malforta kaj malmulte edukita, sed de la intelekta etburĝaro. La intelektularo tie konsistigas “profesian revolucian eliton”, kiu, se ĝi venkas en la luktado por la ŝtatpotenco, starigas ŝtatkapitalismon.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. En la Mesaĝo de la Centra komitato al la Ligo de komunistoj; en la Statutoj de la Universala Socio de Revoluciaj Komunistoj; en La sankta familio, por karakterizi la Francan Revolucion. La daŭrigata revolucio estas ofte kontraŭmetita al la daŭrigata reakcio.
  2. Leo Trocko: La daŭrigata revolucio. Tradukita de Vilhelmo Lutermano, Embres-et-Castelmaure, 2016, 416 paĝoj, ISBN 978-2-36960-059-6 (MAS-libro n-ro 155)
  3. Tony Cliff: Permanent Revolution, International Socialism 12 (1st serie), Spring 1963.