Natalja Gonĉarova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Natalja Nikolajevna Gonĉarova.
Natalja Gonĉarova
Natalja Gonĉarova, memportreto, 1907
Naskiĝo la  4-an de junio 1881(nun 1881-06-04)
en Nagajevo
Morto la 17-an de oktobro 1962 (81‑jara)
en Parizo
Nacieco rusa
Sukcesis kiel pentristino
Artista celigo radiismo
Persona informo
Naskonomo Наталья Сергеевна Гончарова
Tombo Pariza tombejo de Ivry
Lingvoj franca
Loĝloko TulaMoskvoParizo
Ŝtataneco Rusia ImperioFrancioRusio
Alma mater Altlernejo de belartoj (Rusio)
Familio
Patro Sergej Miĥajloviĉ Gonĉarov
Edz(in)o Miĥail Larionov
Okupo
Okupo pentristo • scenografo • kostumdezajnisto • ilustristo • desegnisto • mododezajnisto • verkistoartisto
vdr

Natalja Gonĉarova (plennome Natalja Sergejevna Gonĉarova) (ruse Наталья Сергеевна Гончарова; naskiĝis la 4-an de junio 1881 en Nagajevo, mortis la 17-an de oktobro 1962 en Parizo), estis prominenta rusa pentristino de Kubo-Futurismo.

Gonĉarova naskiĝis en la urbeto Nagajevo, apud Tula, Rusio en 1881.

Ŝi studis Skulptarton en la "Akademio de arto de Moskvo", sed ŝi komencis pentri en 1904. Ŝi estis inspirita de la primitivaj aspektoj de la "rusa folklora arto" kaj provis respeguligi ĝin en sian propran verkon, enkorpigante faŭvismajn kaj kubismajn elementojn. Kune kun sia edzo Miĥail Larionov ŝi disvolvis radiismon. Ili estis la gepatroj de prarevolucia Rusa avangardo, organizante ekspozicion de Azena vosto en 1912 kaj ekspoziciante kun Der Blaue Reiter en Munĥeno la saman jaron.

La azena vosto estis konceptita kiel intenca rompo kontraŭ la influo de la Eŭropa arto kaj por la starigo de sendependa rusa skolo de moderna arto. Tamen, la influo de la rusa futurismo estas evidenta en la lastaj verkoj de Gonĉarova. Komence priokupita pri la ikonoj kaj la primitiveco de la rusa folklora arto, Gonĉarova fariĝis fama en Rusio pro ŝia futurisma verko, kiel La biciklanto kaj ŝiaj postaj radiismaj laboroj. Kiel gvidantoj de Futurismo en Moskvo, ili organizis provokajn babiladojn sammaniere kiel iliaj italaj samuloj. Gonĉarova ankaŭ dediĉis sin al grafika dezajno, verkinte kaj ilustrinte libron en futurisma stilo.

Gonĉarova estis membro de la avangarda grupo Der Blaue Reiter ekde ĝia komenco en 1911.

En 1915 ŝi komencis dezajni vestojn de baleto kaj dekorojn, en Ĝenevo.

Ŝi translokiĝis al Parizo en 1921 kie ŝi dezajnis diversajn dekorojn por la Rusaj Baletoj de Sergej Djagilev.

Ŝi forpasis en Parizo en 1962.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]