Kupjansk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kupjansk
urbo de provinca signifo • setlejo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 27 169  (2021) [+]
Loĝdenso 813 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 42′ N, 37° 37′ O (mapo)49.70638888888937.616666666667Koordinatoj: 49° 42′ N, 37° 37′ O (mapo) [+]
Alto 79 m [+]
Areo 33,4 km² (3 340 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Kupjansk (Ĥarkiva provinco)
Kupjansk (Ĥarkiva provinco)
DEC
Kupjansk
Kupjansk
Situo de Kupjansk
Kupjansk (Ukrainio)
Kupjansk (Ukrainio)
DEC
Kupjansk
Kupjansk
Situo de Kupjansk

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kupiansk [+]
vdr

Kupjansk (ukraine Куп'янськ) estas urbo en Ĥarkiva provinco, Ukrainio.

Kupjansk estis establita dum granda intra-ukrainia migrado en la dua duono de la 17-a jarcento. Ĝi estis setlejo de la ukrainaj kozakoj. Pro la konstanta minaco de la tataroj, la setlejo havis armean karakteron.

En 1779 Kupjansk ricevis la statuson de urbo.

En 1941, post kiam Kievo kaj Ĥarkivo estis okupitaj fare de la germanoj, la registaro de la Ukraina Soveta Socialisma Respubliko translokiĝis al Kupjansk. La 24-an de junio 1942, la urbo estis okupita fare de la invadintaj germanoj kaj liberigita fare de la Ruĝa Armeo la 3-an de februaro 1943.

Dum la Invado de Rusio en Ukrainion (2022) Kupjansk estis okupita de rusaj trupoj ekde la 27-a de februaro 2022. Dum tiu periodo, Kupjansk iĝis la fakta ĉefsidejo de la arme-civila registaro de Ĥarkivo, kiu estas apogita de Rusio. Ĝi estis liberigita la 10-an de septembro 2022.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]