Bildotabuloj por la instruado de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Bildotabuloj por la Instruado de Esperanto
Bildotabuloj por la Instruado de Esperanto
Bildotabuloj por la Instruado de Esperanto
Aŭtoro Thora Goldschmidt
Eldonjaro 1919
Urbo Lepsiko
Eldoninto Hirt
Paĝoj 103
vdr

Bildotabuloj por la Instruado de Esperanto [1][2] estas 103-paĝa bildoriĉa libro fare de Thora Goldschmidt, kiu kreis bildotabulojn por la instruado de fremdaj lingvoj.

En la jaro 1919 Johannes Dietterle, la tiama direktoro de la Saksa Esperanto-Instituto prizorgis eldonon en Esperanto, kiu aperis ĉe eldonejo Ferdinand Hirt und Sohn en la germana urbo Lepsiko.

Dua, korektita eldono sub la titolo Esperanto per Instruaj Bildoj aperis en 1921. La bildotabuloj eldoniĝis ankaŭ por la lingvoj franca, angla, itala kaj germana.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La tabuloj kaj la koncernaj tekstoj traktas temojn de la ĉiutaga vivo. La bildoj ebligu lerni la novan lingvon nur per tiu lingvo, ne uzante la gepatran lingvon. La libro liveras materialon por interparoloj inter instruisto kaj lernanto aŭ inter du lernantoj. Krom 35 bildotabuloj de Goldschmidt ĝi enhavas tekstojn, ekzercojn, fundamentan gramatikon kaj aliajn helpilojn por la lernado de Esperanto.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Speciale rekomendinda lernolibro por infanaj kursoj. Enhavas grandegan kvanton de ellernotaj vortoj, kaj multajn dialogojn kaj demandojn kiuj helpas plej efike la instruantojn kaj kondukas la lernantojn al plena kono de nia lingvo. 
— Belga Esperantisto n073-074 (mar-apr 1921)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]