Saltu al enhavo

Atletika Monda Ĉampioneco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Atletika Monda Ĉampioneco
ripetiĝanta sporta evento athletics meeting monda ĉampionkonkurso
Fondita en 1983
En TTT Oficiala retejo vd
vdr

La Atletika Monda Ĉampioneco, aŭ en la angla IAAF World Championships, ofte referencata kiel World Championships in Athletics (Monda Ĉampioneco de Atletiko) estas evento de atletiko, kiun organizas Internacia Asocio de Atletikaj Federacioj (IAAF) ekde 1983. Komence ĝi ludiĝis ĉiun kvaran jaron, sed pro granda amaskomunikila kovrado kaj estante malpli multekosta ol konkursoj, ekde la tria eldono en 1991, ĝi ludiĝas ĉiun duan jaron. La aktuala 17-a evento okazas en 2019 en Dohao, Kataro.

Ĝis 2015 venkinto estis Usono kun totalo de 323 medaloj, due Rusio kun 170, kaj trie Kenjo kun 128. Plej multmedala venkinto estis Usain Bolt el Jamaiko kun 13 medaloj, el kiuj 11 oraj. Inter virinoj ankaŭ el Jamaiko Merlene Ottey kun 14 medaloj.

En 2019 la konkurso okazis en Dohao (Kataro). Karsten Warholm (Norvegio) gajnis la oran medalon je la 400-metra barierokurado kun kurtempo de 47,42 sekundoj. La oran medalon en virina longosalto akiris la germanino Malaika Mihambo.

La sekva estis origine planita por aŭgusto 6-15, 2021; la 8-an de aprilo 2020, Monda Atletika Asocio sciigis ke la evento estos prokrastita je unu jaro pro la KOVIM-19 pandemio kaj la rezulta prokrasto de la somera olimpiko 2020. En 2022 la konkurso okazis en Eugene (Oregono), kaj en 2023 en Budapeŝto.

jarourbolandodatostadionoatletojnacioj
1983Helsinko Finnlando7-a ĝis 14-a de aŭgustoOlimpika Stadiono de Helsinko1355153
1987Romo Italio28-a de aŭgusto ĝis 6-a de septembroOlimpika Stadiono de Romo1451159
1991Tokio Japanio23-a de aŭgusto ĝis 1-a de septembroNacia Stadiono de Tokio (1958)1517167
1993Stutgarto Angliola 13-an ĝis la 21-a de aŭgustostadiono Gottlieb Daimler1689187
1995Gotenburgo Svedio5-a ĝis 13-a de aŭgustostadiono Ullevi1804191
1997Ateno Grekio1-a ĝis 10-a de aŭgustoOlimpika Stadiono1882198
1999Sevilo Hispanio20-a ĝis 29-a de aŭgustoOlimpika Stadiono (Estadio de La Cartuja)1821201
2001Edmontono Kanado3-a ĝis 12-a de aŭgustoCommonwealth Stadium1677189
2003Parizo/Saint-Denis Francio23-a ĝis 31-a de aŭgustoStade de France1679198
2005Helsinko Finnlando6-a ĝis 14-a de aŭgustoOlimpika Stadiono de Helsinko1688191
2007Osaka Japanio25-a de aŭgusto ĝis 2-a de septembro長居陸上競技場 (atletika stadiono Nagai)1800197
2009Berlino Anglio15-a ĝis 23-a de aŭgustoOlimpika stadiono de Berlino2101202
2011Teguo Sud-Koreio27-a de aŭgusto ĝis 4-a de septembro대구 스타디움 (stadiono de Teguo)1945198
2013Moskvo Rusio10-a ĝis 18-a de aŭgustoOlimpika Stadiono Лужники (Luĵniki)1974206
2015Pekino Ĉinio22-a ĝis 30-a de aŭgustoNacia stadiono de Pekino1935207
2017Londono Britio5-a ĝis 13-a de aŭgustoOlimpika Stadiono de Londono1 1857199
2019Doho Kataro27-a de septembro ĝis 6-a de oktobrostadiono Ĥalifa internacia1775206
2022[1]Eugeno Usono15-a ĝis 24-a de julioHayward Field1705180
2023Budapeŝto Hungario19-a ĝis 27-a de aŭgustoNemzeti Atlétikai Központ1187202
2025Tokio Japanio13-a ĝis 21-a de septembroOlimpika Stadiono
2027Pekino Ĉinioprobable la Nacia stadiono de Pekino

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. vidu la klarigan noton tekste

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]