Leon Kłodecki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leon Kłodecki
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aprilo 1912 (1912-04-30)
Morto 7-an de aŭgusto 1994 (1994-08-07) (82-jaraĝa)
en Bjalistoko
Tombo Urba Tombejo en Bjalistoko
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo oficiroesperantistoinstruisto
vdr
Tombo de Leon Kłodecki en la urba tombejo en Bjalistoko

Leon KŁODECKI [LEon kŭoDECki] (nask. la 30-an de aprilo 1912, mort. la 7-an de aŭgusto 1994 en Bjalistoko) – pola oficiro de militaviado, instruisto kaj esperantisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En la 1920-aj jaroj Kłodecki lernis en Ŝtata Gimnazio en Grajewo, kie li interalie lernis Esperanton en kurso gvidata de Jakobo Ŝapiro. De fruaj jaroj li estis simpatianto de komunismo kaj aktiva membro de Pola Partio Komunista, kies lokan organizon en Grajewo li rekreis en 1931[1].

Kłodecki estis ŝatanto de aviado, membris en Vilna Aviadklubo kaj en Vilno trapasis teorian kurson de aviado. En tiu urbo li gvidis Esperanto-kursojn kaj aktivis en Vilna Esperantista Rondo Akademia[2]. En 1934 li finis unujaran Lernejon de Suboficiroj de Aviado en Dęblin. Li estis lerta aviadisto, ĝis la dua mondmilito li ĉiujare trapasis trejnadon por rezervistaro. Dum unu el la trejnadoj, la 4-an de septembro 1936 Leon Kłodecki travivis kraŝon dum alteriĝo (la aviadilo Potez XXVII estis severe damaĝita). En 1939, kiam la Ruĝa Armeo eniris nord-orientan Pollandon, Kłodecki estis elektita de la portempaj aŭtoritatoj por organizi ŝtatan arkivon kaj estis loka inspektoro pri edukado.

Dum la germana okupacio Kłodecki estis serĉata de Gestapo. Li kaŝis sin ia. en Klukowo, kie li organizis sekretan mezlernejan edukadon.

En 1947 li revenis el Britio al Pollando kaj engaĝiĝis en rekreo de la pola Esperanto-movado[3]. Dum multaj jaroj li estis vicprezidanto de Bjalistoka Aviadklubo, kaj de 1974 ĝis la morto – prezidanto de Klubo de Aviadistoj-Pliaĝuloj[4]. En Mekanika Teknikumo, en kiu li estis pedagogia direktoro, li interalie gvidis aviadistan rondon (kies membroj atingis plurajn sukcesojn en glisado) kaj prizorgis Esperanto-rondon. Li ricevis plurajn civilajn kaj militajn distingojn (Ordenon de Renaskiĝo de Pollando, Medalon de 10-jariĝo de Popola Pollando[5] k.a.).

Referencoj[redakti | redakti fonton]