Jonathan Edwards

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Jonathan Edwards
Jonathan Edwards en 2000 en Sidnejo
Jonathan Edwards en 2000 en Sidnejo
Persona informo
Naskiĝo 10-an de majo 1966 (1966-05-10) (53-jara)
en Windsor
Loĝloko Gosforth
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando
Alma mater Universitato de Durham
Profesio
Profesio athletics competitor • televida prezentisto
Information icon.svg
vdr

Jonathan EDWARDS (Jonathan David Edwards; 10-an de majo 1966 en London) estas iama brita trisaltisto kaj olimpia venkinto. Li posedas la aktualan mondan rekordon en trisalto ekde 1995 kaj li estis la unua trisaltisto de la mondo, kiu saltis pli ol 18 metrojn.

Edwards naskiĝis kiel filo de vikario. Lia sukcesa serio en internaciaj konkursoj komenciĝis per strangaĵoj. Li komence ne prartoprenis en konkursoj, kiuj okazis en dimanĉo, pro sia forta kristana religieco. Tiel li misis la eblon pri partoprenio en la atletika monda ĉampuionado de 1991. Dum la somera olimpiko de 1992 en Barcelona, li elfalis dum la kvalifikigo.

Du jarojn poste kaj post multaj interparoloj kun la patro, li ŝenĝis sian sintenon kaj partoprenis eĉ en dimĉon en la konkursoj. Li konvinkis sin, ke Dio donis al li la talenton por uzi tion en la konkurso. En la atletika monda ĉampionado de 1993, li startis en la kvalifika raŭndo en dimanĉo, fine li atingis bronzan medalon.

Li atingis novan mondan rekordon en trisalto en 1995, atingante 17,98 m. Tri semajnojn poste, Edwards atingis novan mondan rekordon de 18,16 m je la unua salto. Dudek minutojn poste plibonigis tion en la duia salto je 18,29 m. En la sama jaro, BBC elektis lin al sprotisto de la jaro.

Dum la somera olimpiko de 1996 en Atlanto, li atingis arĝentan medalon, post usona Kenny Harrison. Li gajnis ankaŭ en la sekvaj jaroj medalojn. Lia sportista kariero finiĝis en la ateletika monda ĉampionado de 2003 en Paris/Saint-Denis, kie lia maleolo vundiĝis kaj li atingis la 12-an lokumon.

Edwards ŝanĝis al la media branĉo kaj laboris en religia la televida programo de BBC ĝis 2007 (Songs of Praise). Dumtempe, li perdis sian kredon je kristaneco.

Edwards vivas kun sia edzino Alison en Cromford, Derbyshire, kaj ili havas du filojn Nathan kaj Sam.