Borislav
| Borislav | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| urbo de provinca signifo | |||||
| Flago | Blazono | ||||
| Administrado | |||||
| |||||
| Poŝtkodo | 82300 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 33 000 (2025) | ||||
| Loĝdenso | 878 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 49° 17′ N, 23° 26′ O (mapo)49.28805555555623.426666666667Koordinatoj: 49° 17′ N, 23° 26′ O (mapo) [+] | ||||
| Alto | 359 m [+] | ||||
| Areo | 37 km² (3 700 ha) [+] | ||||
| Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||


Borislav aŭ Borislavo (ukraine Борислав, Borislav, pole Borysław, germane Borislau) estas malgranda urbo en Ukrainio, kun ĉ. 33.000 loĝantoj. Ĝi situas en la Lviva provinco, sude de Lvivo / Lvovo. La sekva plej granda urbo estas Drohobiĉo.
En la dua duono de la 19-a jarcento, oni malkovris tie nafton, kiu helpis evoluon de la loko. Oni malfermis eĉ en 1886 naftoministan studejon tie. La nafto- kaj tergasaj resursoj estis foruzitaj en la dua duono de la 20-a jc.
Post la Unua Mondmilito, la komunumo apartenis al Pollando, la naftominista studejo iĝis Naftominada Universitato. La ĉirkaŭo de Borislav iĝis centro de la pola naftoindustrio inter la du mondmilitoj. La komunumo estas urbo ekde 1933, ĝin okupis dum la Dua Mondmilito Sovet-Unio, Germanio, poste denove Sovet-Unio. Ekde 1991 ĝi situas en la sendependa Ukrainio.
Naskiĝintoj en Borislavo
[redakti | redakti fonton]La multaj polaj nomoj estas indiko, ke multaj el ili estas denaskaj poloj, kiuj baldaŭ post la naskiĝo fuĝis al Pollando.
- Adam Daniewicz (1906-1984) - aktoro, pedagogo,
- Wilhelm Dichter (nask. 1935) - verkisto juddevena,
- Wilhelm Friedberg (1873-1941) - geologo kaj paleontologo,
- Witold Hryniewski (1925-2007) - sporta kaj socia aganto,
- Włodzimierz Hubicki (1914-1977) - kemiisto,
- Zdzisław Leśniak (1930-2002) - teatra kaj filma aktoro, ankaŭ reĝisoro,
- Józef Lipman (nask. 1931) - emerita profesoro de Politekniko en Vroclavo (Kemia Fakultato), scienca specialisto pri nafto, petrokemio, katalizo, travivis en Borislavo Holokaŭston,
- Marta Lipińska (nask. 1940) - teatr-, radi-, film-, televida aktorino,
- Władysław Nehrebecki (1923-1978) - reĝisoro,
- Roman Stanisławowycz Pecyna (1950-2010) - arkiepiskopo de Drohobiĉo kaj Sambir de la Ukraina Aŭtokefalia Ortodoksa Religio,
- Kazimierz Rolewicz (1898-1986) - subkolonelo de infanterio kaj poste la "subtera" Landa Armeo,
- Marek Staffa (nask. 1942) - arkitekto,
- Jerzy Trunkwalter (1933-2007) - ĵurnalisto, teoriulo kaj film-kritikisto,
- Piotr Wach (nask. 1944) - politikisto, profesoro, universitata lekciisto, senatano, eks-rektoro de Politekniko en Opole,
- Jerzy Ważny (1927-2010) - sciencisto, universitata profesoro, membro de Akademio de Sciencoj,
- Szewach Weiss (nask. 1935) - israela politikisto, ambasadoro de Israelo en Pollando dum la jaroj 2000-2003 (vidu la apudan foton),
- Vira Vovk (nask. 1926) - ukraina poetino, historiistino pri literaturo, tradukistino el la lingvo ukraina al la portugala,
- Marek Tomasz Zahajkiewicz (1934-2015) - romkatolika pastro, teologo, historiisto pri Eklezio, profesoro,
- Zdzisław Żygulski (1921-2015) - historiisto kaj teoriulo pri arto, profesoro.





