Saltu al enhavo

Alando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alando
FlagoBlazono

Supermara alteco129 m [+]
Koordinatoj60° 15′ 0″ N, 20° 0′ 0″ O (mapo)60.2520Koordinatoj: 60° 15′ 0″ N, 20° 0′ 0″ O (mapo) [+]
ĈefurboMariehamn
Plej alta punktoOrrdalsklint [+]
- koordinatoj60° 19′ 42″ N, 20° 7′ 16″ O (mapo)60.32833333333320.121111111111 [+]
Akvokolektejo1 582,93 km² (158 293 ha) [+]
Areo1 582,93 km² (158 293 ha) [+]
Loĝantaro30 144 [+] (januaro 2021)

HorzonoUTC+02:00, Orient-Eŭropa Horzono, UTC+03:00 [+]
Telefona antaŭkodo+358-18
AŭtokodoAX
ISO 3166-2AX, ALA, 248 (FI-01 kiel parto de Finnlando)
Interreta domajno.ax

Alando (Tero)
Alando (Tero)

Alando (Alando)
Alando (Alando)
DEC

Alando (Finnlando)
Alando (Finnlando)
DEC
Map
Alando

Vikimedia Komunejo:  Åland [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Alando (svede Åland [o:land], finne Ahvenanmaa [ahvenanma:]) estas insularo en la Balta Maro inter Svedio kaj la sudokcidento de la kontinenta Finnlando, nura aŭtonoma provinco de Finnlando. Laŭ la stato de 2021 en la provinco vivis 30 144 loĝantoj sur areo de 1 582,93 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 19 loĝantoj/km². El la loĝantoj fine de 2006 91,7 % estis svedlingvaj. La tera areo konsistas el 6 500 insuloj kaj insuletoj, el kiuj 65 estas konstante loĝataj. Alando havas propran flagon kaj proprajn poŝtmarkojn. La ĉefurbo Mariehamn havas 10 780 loĝantojn. Ĝis la 31-a de decembro 2009, kiam pro reorganizo de la regiona ŝtata administrado la gubernioj (finne lääni) estis malfonditaj, la teritorio ankaŭ estis unu el sume ses gubernioj en Finnlando. Insuloj de Alando kaj Insularo de Turkuo estas la tutmonde plej multinsula insularo.

Alandanoj havas fortan propran identecon, kiu malsimilas kaj al identeco de svedlingvaj finnoj kaj al identeco de svedoj. Ankaŭ ilia lingva varianto estas propra. Ekzemple vorto bara (nur), kiu estas dirita en finnlanda sveda [bara] kaj en svedia sveda [ba:ra] estas dirita en alanda sveda [bar:a].

Pasporta kovrilo de Alandanoj

Alando havas propran parlamenton (svede lagting) kun 30 membroj. Ĝi decidas pri la buĝeto de la provinco kaj faras leĝojn pri aferoj kiuj apartenas al la sfero de aŭtonomeco: instruado, lernejoj kaj kulturo; sociala prizorgo kaj sano; ekonomia vivo; interna trafiko; protektado de la medio; komunuma administrado; polico; poŝto; radio kaj televido. En tiuj aferoj la provinco funkcias proksimume kiel suverena ŝtato. En aliaj aferoj validas la leĝoj de Finnlando, kiu do zorgas, ekzemple, pri eksterlandaj aferoj, kriminala kaj civila juro, juĝejoj, dogano kaj mono.

Alando estas, laŭ internaciaj traktatoj, senarmea teritorio, kaj ĝiaj loĝantoj ne havas devon militservi.

Iuj rajtoj en la provinco, kaj ankaŭ la liberigo de militservo, estas rezervitaj al personoj, kiuj havas provincan civitanecon (svede hembygdsrätt). La civitanecon oni havas denaske aŭ akiras laŭ peto se oni plenumas tri kondiĉojn: loĝadis 5 jarojn en la provinco, kontentige parolas la svedan lingvon kaj estas civitano de Finnlando. Nur tiaj provincanoj rajtas voĉdoni por la provinca parlamento, posedi nemoveblaĵojn en la insularo kaj praktiki ekz. komercadon.

La aŭtonomecon de la provinco, ĝiajn organizon kaj rajtojn, difinas la Leĝo pri aŭtonomeco de Alando, kiu estas unu el la konstituciaj leĝoj de Finnlando. La parlamento de Finnlando povas ŝanĝi ĝin nur konsente de la Alanda parlamento.

Kiel parto de Finnlando ankaŭ Alando apartenas al la Eŭropa Unio, sed ĝin koncernas kelkaj esceptoj pri impostoj: en Alando ne estas aplikataj la EU-reguloj pri aldonvaloraj impostoj kaj akcizoj (tio ebligas i. a. vendi senimposte varojn sur ŝipoj trafikantaj al kaj de Alando). Tio estis konstatita en la t.n. Alanda protokolo, aldonita al la traktato pri aliĝo de Finnlando al EU. La protokolo ankaŭ aparte permesas la regulojn, kiuj donas certajn privilegiojn (terposedo, komerco) nur al Alandaj provincanoj kaj tiel diskriminacias kontraŭ aliaj civitanoj de EU. Tia diskriminacio en EU ĝenerale ne estas permesita, sed oni konsideris la escepton necesa por protekti la specialan statuson de Alando.

Antaŭ la jaro 1809 Alando, same kiel la tuta Finnlando, estis parto de Svedio. En la periodo 1809—1917 ĝi apartenis al la Rusia Imperio kiel parto de la Grandprinclando Finnlando. Post la sendependiĝo de Finnlando en 1917, alandanoj volis re-aligi la insularon al Svedio, sed fine, post diversaj incidentoj kaj intertraktadoj, la provinco restis finnlanda. En 1921 la Ligo de Nacioj agnoskis finnlandan suverenecon super Alando. Finnlando garantias, per konstitucia leĝo, aŭtonomecon kaj svedan unulingvecon de la insularo. Solvo ankaŭ estis proponita ke Finnlando transdonus Alandon al Svedio, kaj Svedio donus kelkajn finnlingvajn areojn de Norda Svedio en kompenso. Tiu ĉi kompromisa solvo ne ricevis multe da atento en la Ligo de Nacioj, sed laŭ Juha Janhunen, ekzemple, ĝi eble estus la plej bona elekto.

Bildgalerio

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj