Suda Finnlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono de Suda Finnlando
Situo de Suda Finnlando

Suda Finnlando (finne: Etelä-Suomen lääni, svede: Södra Finlands län) ĝis la 31-a de decembro 2009, kiam pro reorganizo de la regiona ŝtata administrado la gubernioj (finne: lääni) estis malfonditaj, estis unu el sume ses gubernioj en Finnlando. Ĝi enhavis la regionojn Uusimaa, Orienta Uusimaa, Kanta-Häme, Päijänne-Tavastio, Kymenlaakso kaj Suda Karelio. La ĉefurbo de la gubernio estis Hämeenlinna.

La gubernio havis 2 095 416 loĝantojn kaj ĝia areo estis 34 378 km².