Suda Karelio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Finland regions Etelä-Karjala.png
la blazono de Suda Karelio

Suda Karelio (finne Etelä-Karjala) estas provinco de Finnlando. Ĝis la jaro 2009 ĝi estis parto de la gubernio Suda Finnlando. La areo de Suda Karelio estas 7 240 km² kaj ĝi havas 138 000 loĝantojn. La ĉefurbo estas Lappeenranta.

Historie, kiel la nomo indikas, la teritorio estis parto de la historia finna regiono Karelio, kies plej granda parto kadre de la Vintra Milito de novembro 1939 ĝis marto 1940 estis konkerita kaj prenita de Sovetunio.

Komunumoj[redakti | redakti fonton]

  1. Imatra (29.454)
  2. Lappeenranta (59.032)
  3. Lemi (3.064)
  4. Luumäki (5.256)
  5. Parikkala (6.181)
  6. Rautjärvi (4.246)
  7. Ruokolahti (5.888)
  8. Savitaipale (4.130)
  9. Taipalsaari (4.972)

la komunumoj de suda Karelio

Eksaj komunumoj[redakti | redakti fonton]