Lauritsala [lauritsala] estas eksa kampurbo de Finnlando. Ĝi estis fondita en 1932, kiam ĝi estis distingita el Lappee. Ĝi estis ligita al Lappeenranta en la komenco de jaro 1967. En 31-a de decembro 1966 Lauritsala havis 12 965 loĝantojn. Ĝia terareo estis 24.7 km². Nuna urboparto Lauritsala ne inkludas tute areon de eksa kampurbo. En eksa kampurba areo de Lauritsala situas ekzemple paperfabriko kaj parto de Saimaa-kanalo. Kampurbo Lauritsala apartenis al Gubernio Kymi.