Lappeenranta
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Lappeenranta | |
---|---|
Blazono | Situo |
www.lappeenranta.fi | |
Provinco | Suda Karelio |
Fondita | 1649 |
Areo | 1 756 km² |
Loĝantaro | 72 000 |
Finnlingvaj | 96,2 % |
Svedlingvaj | 0,2 % |
Lappeenranta estas urbo kaj komunumo en la provinco Suda Karelio de Finnlando, ĉe la landlimo de Rusio. Ĝis la jaro 2009 ĝi estis parto de la gubernio Suda Finnlando.
Historio[redakti | redakti fonton]
La urbon fondis en 1649 la sveda reĝino Kristina (Svedio). Ĝi iĝis en 1721 provinca ĉefurbo.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- ligna urbodomo, konstruita en 1829 laŭ planoj de Carl Ludwig Engel
- la luterana ligna kirko Sankta Maria
- la plej malnova ortodoksa preĝejo de Finnlando (1785)
- akvoturo
- fortikaĵo ĉe la norda rando de la urbo
35 km sude de Lappeenranta situas la eta komunumo Ylämaa, la sola minada kaj prilabora ejo de la juvelŝtono spektrolito.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Grava ekonomia branĉo de la urbo estas la komercado, lignoinstruado, maŝinproduktado. La flughaveno Lappeenranta troviĝas 2 km okcidenet de la urbo.
Lappeenranta estas sidejo de la en 1969 fondita Teknika Universitato de Lappeenranta kun ĉ. 5700 studentoj kaj 980 kunlaborantoj.

Saimaa-kanalo ĉe Lappeenranta
Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]
Inter la partneraj urboj de Lappeenranta estas