Imatra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Imatra

Blazono de Imatra

Situo de Imatra

Blazono Situo
www.imatra.fi
Provinco Suda Karelio
Fondita 1948
Areo 191,6 km²
Loĝantaro 29 385
Finnlingvaj 97,6 %
Svedlingvaj 0,1 %
v  d  r
Information icon.svg

Imatra estas urbo kaj komunumo en la provinco Suda Karelio de Finnlando, ĉe la landlimo de Rusio. Ĝis la jaro 2009 ĝi estis parto de la gubernio Suda Finnlando. La urbo estas konata turisma ekskursocelo pro loka akvofalo, finne nomata Imatrankoski [imɑtrɑŋˌkoski]: La rivero Vuoksi falas tie 18 metrojn ene de vojo de 500 metroj en mallarĝa granita gorĝo. Ekde 1929, la akvofalo tamen uzatas por generi elektron (al tio aludas la tri fulmoj de la urba blazono, simboligantaj elektran energion) kaj la akvo estas deturnita. Nur en certaj intervaloj de la aperturoj estas malfermitaj kaj inundas la malnovan akvofalan fluejon. La fluo de la akvofalo estas tiam po 500 m³ laŭ sekundo. Kaj la rekte apuda urboparto Imatrankoski kiel la urbo Imatra ricevis sian nomon de la akvofaloj.

La Imatrankoski-akvofaloj estas unu el 27 oficialaj "Naciaj Pejzaĝoj de Finnlando". Ekde la vizito de la imperiestrino Katarina la Granda en 1772 la akvofaloj estas populara turisma destino. Pri tio atestas ekzemple la luksa hotelo Valtionhotelli de 1903 rekte ĉe la akvofaloj. Hodiaŭ en la turisma sezono de meze de junio ĝis meze de aŭgusto unufoje tage dum 20 minutoj la akvofalo estas "montrata". Vizitantoj povas vidi la spektaklon de arkaĵa ponto aŭ de loka parko sube. Dum malfermatas la kluzoj per laŭtparoliloj estas aŭdigas la muzikaĵo "bolas la rivero" de Jean Sibelius.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

la akvofalo de la rivero Vuoksi
urbocentre