Karl Hermann Frank

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Karl Hermann Frank
Bundesarchiv Bild 146-1972-039-28, Heydrich und K.-H. Frank in Prag.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 24-an de januaro 1898 (1898-01-24)
en Karlovy Vary
Morto 22-an de majo 1946 (1946-05-22) (48-jara)
en Prago
Kaŭzo de morto pendumo
Tombo Ďáblice cemetery
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Karolo
Profesio politikisto
Lingvoj germana lingvo
Familianoj
Edz(in)o

Karola Franková

v  d  r
Information icon.svg
Bundesarchiv Bild 121-1354, Karl Hermann Frank.jpg

Karl Hermann FRANK (ofte konata nur kiel K. H. Frank; naskiĝis la 24-an de januaro 1898 en Karlovy Vary; mortis la 22-an de majo 1946) estis librovendisto kaj ĉeĥoslovaka unuarespublika politikisto, ano de SdP (Sudetendeutsche Partei) kaj aktiva naziisto. Post la okupacio de la ĉeĥaj landoj kaj la kreigo de Protektorato Bohemio kaj Moravio li estis ŝtata sekretario de oficejo de regna protektoro.

Senpere post atenco kontraŭ Heydrich Frank proklamis eksterordinaran staton, dum kiu okazis ankaŭ pereigo de Lidice kaj Ležáky.

K. H. Frank estis post la milito juĝita kaj la 22-an de majo 1946 li estis kondamnita al mortpuno. Je tri horoj post proklamo de la verdikto, je la 13:37, post rifuzo de ĉiuj petoj je pardono, li estis pendumita.