Operaco Anthropoid

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Atenco kontraŭ Heydrich)
Saltu al: navigado, serĉo
Operaco Anthropoid
Bundesarchiv Bild 146-1972-039-44, Heydrich-Attentat.jpg
La difektita aŭto de Reinhard Heydrich
Historia periodo: Dua mondmilito
Celo: mortigo de Reinhard Heydrich
Sekvoj: morto de Reinhard Heydrich; escepta stato proklamita de K. H. Frank; teroro kontraŭ la loĝantaro de Protektorato Bohemio kaj Moravio
Dato: 27-a de majo 1942
Loko: Flag of Bohmen und Mahren.svg Prago−Libeň, Protektorato Bohemio kaj Moravio
Atencanto: Jozef Gabčík kaj Jan Kubiš
Verŝajna atencanto: Josef Valčík, eble ankaŭ pluaj
Uzita armilo: Sten gun Mk. II (misfunkciis)
kontraŭtanka grenado modelo 73
v  d  r
Information icon.svg

Atenco kontraŭ Reinhard Heydrich (ankaŭ nomata Operaco Anthropoid) estis plenumita la 27-an de majo 1942 en Prago-Libeň (Ĉeĥio). La atencon faris la ĉeĥoslovakaj paraŝutistoj Josef Valčík, Jozef Gabčík kaj Jan Kubiš, kiuj estis speciale trejnitaj por tiu ĉi tasko en Britio. Temis pri la sola atenco kontraŭ tiom altranga reprezentanto de la germanaj armitaj fortoj dum la tuta Dua mondmilito.

Reinhard Heydrich en 1941 kaj 1942 estis reprezentanta regna protektoro de la Protektorato Bohemio kaj Moravio, do la plej alta reprezentanto de la okupaciaj fortoj.

Origina plano[redakti | redakti fonton]

Laŭ origina plano Gabčík kaj Kubiš devis ataki Heydrich proksime de lia sidejo en Panenské Břežany. Sed dume protektado de la celo iĝis pli strikta, do oni decidis ataki lin ĉe vojkruciĝo en Libeň, kie troviĝas abrupta vojkurbiĝo en deklivo, kondukanta malsupren al ponto en Prago-Troja. Laŭ supozo ĉi tie la aŭto devintus malrapidiĝi, kio ebligos pafadon al la celo. Plia avantaĝo de tiu ĉi loko estis ĝia situo for de policaj garnizonoj, kazernoj aŭ gestapo-oficejoj.

Paraŝutado[redakti | redakti fonton]

La atencintoj venis en tri grupoj: Anthropoid, Silver A kaj Silver B. Fine de 1941 sep partoprenintoj alteriĝis en la teritorio de la protektorato.

La surteriĝo okazis ne tute laŭplane — aliloke kaj iuj estis vunditaj. La kontaktaj adresoj, donitaj al ili, ofte estis malĝustaj. Ekzemple kontaktulo de Jan Zemek kaj Vladimír Škacha el grupo Silver B transloĝiĝis antaŭ du jarojn. La alportita radiosendilo ne funkciis.

Ankaŭ trajnado de la paraŝutistoj estis malsufiĉa. Nur malmultaj el ili sekvis la severajn regulojn pri konspiro. Multaj serĉis siajn familiojn, vizitadis junulinojn, loĝis ĉe la patrinoj. Nek Jozef Gabčík nek Jan Kubiš, komisiitaj mortigi Heydrich-on, kaŝis sian taskon, do en la atencotago kelkdek homoj sciis pri la okazonta atako.

Ĉefleŭtenanto Adolf Opálka apartenis al la dua ondo aktivigita en la protektorato en marto de 1942. La 28-an de marto lia grupo Out Distance paraŝutis super Ĉeĥio. Ankaŭ ĉi-foje la alteriĝon akompanis gravaj problemoj. Opálka vundiĝis. Ivan Kolařík perdis surloke dokumentojn, pro kio lin spuris gestapo kaj post tritaga fuĝo li fine mortigis sin. La tria paraŝutisto Karel Čurda ignoris plurajn ordonojn kaj dum multaj tagoj sin kaŝis ĉe konatoj.

Tiel Opálka fariĝis unusola membro de Out Distance, kiu komencis preparadon de la atako. Li militservis jam antaŭ la Munkena interkonsento kaj post foriro el la lando en junio de 1939 deĵoris en franca Fremdula Legio kaj poste enviciĝis en la estiĝantan Ĉeĥoslovakan korpuson, kun kiu estis evakuita en Anglion, kie partoprenis ekzercadon por anoj de speciala taĉmento.

Out Distance devis kontakti grupojn Silver A kaj Anthropoid kaj helpi ilin. En la unuaj semajnoj, dum aprilo de 1942, temis precipe pri sabotado. La ĉefa ago devis esti atako de britaj aviadiloj kontraŭ pilsena uzino Škoda; Opálka kaj aiaj diversantoj devis indiki la bombardotan lokon. Sed pro forta nubeco la atakofiaskis, forbrulis nur du staplejoj, kiujn bruligis la homoj de Opálka.

Decidemo, duboj[redakti | redakti fonton]

La ĉefan celon de grupo Anthropoid komence konis nur ties membroj Gabčík kaj Kubiš. Iom post iom ili prikonsideris tri variantojn de la atenco. Laŭ la unua Heydrich estis mortigota en trajno per bombo, kiun eksplodigos ĉeĥa fervojisto-sinmortigonto, eventuale la trajno devis esti likvidita per bazuko. Estis elektita konvena loko, sed mankis de informoj, ĉu Heydrich veturos tie.

La dua varianto baziĝis sur la mortigo de Heydrich apud la kastelo en Panenské Břežany, kie li loĝis. En aprilo kaj majo Gabčík kaj Kubiš kelkfoje veturis per bicikloj de Prago ĝis Břežany kaj reen. Laŭ legendo survoje ili eĉ renkontiĝis kun Heydrich veturanta en la malfermita aŭto kaj ironie salutis lin per kapklino. Sed multnombra gardistaro ĉirkaŭis Heydrich en Břežany, do ŝancoj estis malmultaj.

La plej promesplena estis tria varianto — atako kontraŭ lia aŭto en Prago. Fine de aprilo — komence de majo 1942 Gabčík kaj Kubiš aprobis tiun ĉi planon. Multaj homoj el ilia ĉirkaŭaĵo sciis tion.

La membroj de rezistmovado Sokol tuj verkis avertan depeŝon, kiun paraŝutisto Alfréd Bartoš la 12-an de majo forsendis en Londonon. Ĝi tekstis interalie: "Tiu ĉi atenco eble neniel kontribuus al la Aliancanoj kaj por nia nacio ĝi havus neantaŭvideblajn sekvojn". Por impresi la publikon sufiĉus mortigi perfidulon Emanuel Moravec, simbolon de la ĉeĥa kunlaborado kun nazioj.

Laŭ atestoj de Prokop Drtina prezidento Edvard Beneš kliniĝis al konkludo, ke la opinio de rezistmovadanoj estas respektenda. El Londono poste eĉ venis informo, en kiu oni indikis, ke "eĉ ne por ni la agado kontraŭ oficialaj germanaj personoj estas en tiu ĉi konekso konsiderebla". Tamen la origina atencoplano ne estis nuligita.

La paraŝutistoj mem havis malsamajn opiniojn pri tio. Opálka dubis pri konveneco de la atako, kvankam li ne konatiĝis kun la dubiga depeŝo el Londono. Ĉirkaŭ la 20-a de aprilo 1942, kiam oni devis atenci en Panenské Břežany, li forkondukis de tie Gabčík kun Kubiš, kvankam diris ke temas pri nura prokrasto. Fine de aprilo — komence de majo 1942 li malkaŝe diris ke kontraŭas la originan planon. Tamen du aliaj membroj de Anthropoid decidis plenumi la atencon kontraŭ iu ajn prezo.

La 27-an de majo Gabčík kaj Kubiš okupis poziciojn ĉe la vojkurbiĝo. La tria ĉeestanto, Josef Valčík, signalis per spegulo ke Heydrich estas veturanta.

Atenco[redakti | redakti fonton]

Mercedes de Heydrich, en kiu li veturis en la tago de atenco

Matene la 27-an de majo la atencontoj forveturis per tramo al Žižkov, kie ili prenis biciklojn, per kiuj antaŭ la 9-a horo matene atingis Holešovice. Tie ili renkontiĝis kun Valčík, kiu direktiĝis por okupi sian pozicion sur la ĝusta flanko de la vojo. Gabčík dume muntis sub la mantelo sian mitraleton.

Sten gun Mk.VI, brita mitraleto. 1941

Heydrich post matenmanĝo pasigis la tempon kun sia familio kaj ĉirkaŭ la 10-a horo matene ekveturis de sia sidejo en kastelo en Panenské Břežany al Praga burgo. Malgraŭ respektivaj direktivoj lia malfermita Mercedes-Benz ankoraŭ ne estis plene blindita. Valčík signalis al la ceteraj paraŝutistoj pri la alveturanta aŭto per poŝspegulo. Kiam la celo aperis en la vojkurbiĝo, Gabčík, forĵetinte sian mantelon, eltiris la mitralon "Sten gun" kaj intencis pafi, sed ĝi misfunkciis (laŭ alia versio en lia pafsektoro troviĝis tramo, do li ne volis endanĝerigi la pasaĝerojn). Heydrich ordonis haltigi la aŭton kaj ekpafis kontraŭ la atencanto el sia pistolo. La aŭto haltis rekte antaŭ Kubiš, kiu ebligis al li ĵeti grenadon. Li maltrafis la celon kaj la grenado eksplodis ĉe malantaŭa pneŭmo de la aŭto.

La detonacio estis tiom forta, ke rompiĝis eĉ fenestroj de preterveturanta tramo. Bomboslitoj trafis la vizaĝon de Kubiš. Ambaŭ germanoj elsaltis el la difektita aŭtomobilo kun pistoloj en la manoj. Ŝoforo Klein postkuris Kubiš, blindigita pro la sango, kaj ekpafis kontraŭ li. Kubiš baldaŭ rekonsciiĝis, averte pafis supren kaj tiel trabatis al si la vojon tra hororigita homamaso da rigardantoj. Surbicikliĝinte li forveturis al intertenanta loko en Libeň.

Dume Heydrich persekutis Gabčík-on, sekvis mallonga pistola interpafado, sed post momento Heydrich falis teren kaj stumblante direktiĝis reen al la aŭtomo, sur kies kapoton li falis. Klein lasis Kubiš-on, revenis al la vundita superulo kaj laŭ ordono de Heydrich li ekpersekutis Gabčík-on. Ripo de Heydrich estis rompita, partoj de la rompitaĵo trafis la lienon. Lian suferadon observis pasaĝeroj de la tramo, sed neniu venis por helpi la vunditon en SS-uniformo.

Gabčík forkuris al monteto, kie li volis kaŝi sin en vendejo. Sed ĝia posedanto Brauner, estro de buĉejo, kunlaboris kun la nazioj, do kuris surstraten kaj vokis Klein-on, kiu impetis en la vendejon, kie Gabčík pafvundis lin ĉe la kruro. Klein ordonis al Brauner, ke li persekutu Gabčík-on, sed tiu faris nur kelkajn paŝojn, do Gabčík malaperis en flankaj stratetoj.

Iu virino rekonis en la vundito la regnan protektoron kaj klopodis forveturigi lin en malsanulejon. Ĉirkaŭ la 11-a horo Heydrich estis alportita en malsanulejon en Na Bulovce. La vunditon akceptis kuracisto Vladimír Šnajdr kaj la unua flegis lin. Profesoro Dick, germana klinikestro, poste faris pli detalan ekzamenon. Rezulto de ikso-radiaj fotoj montris la amplekson de la gravaj vundoj, inkluzive rompitan ripon, ŝiriĝintan diafragmon kaj difektitan lienon. Heydrich postulis venigi kuraciston Hollbaum. Informo pri la atenco ekdisvastiĝis. Ĉirkaŭ la 12-a horo pri tio eksciis gestapo, sekvis Karl Hermann Frank kaj Adolf Hitler.

La 3-an de junio Heydrich falis en komaton kaj la 4-an de junio je 16-30 li mortis pro sepso en malsanulejo Bulovka.

Sekvoj[redakti | redakti fonton]

Post la atenco la paraŝutistoj kaŝis sin en ortodoksa templo de sanktaj Cirilo kaj Metodo en Resslova-strato en Prago

La 27-an de majo je vesperaj horoj Ŝtata sekretario K. H. Frank proklamis militleĝon super la tuta teritorio de la Protektorato:

"Sekve de la atenco kontraŭ reprezentanta regna protektoro SS-Obergruppenführer Heydrich estas ordonita la jeno:
La 1-a artikolo
Surbaze de paragrafo de direktivo de la regna protektoro en Bohemio kaj Moravio pri la proklamo de civila militleĝo de la 27-a de septembro 1941 oni kun tuja efiko validigas civilan militjuron super la tuta Protektorato Bohemio kaj Moravio.
La 2-a artikolo
Surbaze de paragrafo 2 de la menciita direktivo mi ordonas: Kiu personojn, kiuj ĉeestis dum la plenumo de la atenco, kaŝas aŭ alimaniere helpas ilin aŭ havante informojn pri ilia personeco aŭ pri ilia restado, faros neniun anoncon, tiu estos pafmortigita kune kun sia familio.
La 3-a artikolo
Tiu ĉi ordono ekvalidas per anonco en radiodisaŭdigo.

En Prago la 27-an de majo 1942

Regna protektoro en Bohemio kaj Moravio en anstataŭigo: K. H. Frank"

La 27-an de majo ekvalidis malpermeso de nokta elirado.

La ĝojo pro la sukcesa atenco daŭris nur mallonge. Tuj la duan tagon ČTK eldonis la unuan liston de homoj pafmortigitaj surbaze de militleĝo. La paraŝutistoj konis kelkajn ekzekutitojn. En la unuaj tagoj post la atenco germanoj ostaĝigis multajn homoj. Oni promesis pagi milionon da regnaj markoj al informanto pri situo de la paraŝutistoj. Samtempe okazis teroraj atakoj de la nazioj. Jam la 28-an de majo ili komencis ekzekutojn kaj ĝis la 4-a de junio sole en Prago estis ekzekutitaj 442 personoj. Entute oni murdis pli ol 15 mil ĉeĥojn, forbruligis vilaĝojn Lidice kaj Ležáky. La nazia teroro parte mildiĝis nur post la morto de la atencintoj.

Opálka forkondukis grupanojn en kaŝejon al la kripto en la templo de sanktaj Cirilo kaj Metodo en Resslova-strato. Kiel la pleja altrangulo li iĝis komandestro. Nokte de la 17-a je la 18-a de junio nazioj ĉirkaŭis la preĝejon. Li deĵoris en tiu nokte kaj la unua ekbatalis. Dum la sieĝo pereis ambaŭ atencintoj kaj kvin aliaj paraŝutistoj. Post eluzi ĉiujn municiojn, kvar lastaj rezistantoj pafmortigis sin.

La politika efiko de la atako estis granda: Britio nuligis la Munkenan interkonsenton kaj promesis restarigi postmilite Ĉeĥoslovakion en ties antaŭ-munkenaj limoj. Ĝin sekvis Francio kaj aliaj aliancanoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Miroslav Ivanov: Atentát na Reinharda Heydricha. (Atenco kontraŭ Reinhard Heydrich) Vydavatelství Panorama, Praha, 1979 (Rigardu tiun ĉi libron laŭ tio, en kia tempo ĝi estis eldonita)
  • Callum MacDonald: Úder z Londýna (Bato el Londono), ISBN 80-7257-205-9 (multe da fragmentoj ne respondas al vero, en notoj en la ĉeĥa eldono estas tiuj ĉi eraroj indikitaj)
  • H. G. Haasis: Smrt v Praze (Morto en Prago)
  • Jaroslav Čvančara: Akce atentát (Faro atenco)
  • Jiří Šolc: Nikdo nás nezastaví (Neniu haltigos nin)

Filmo[redakti | redakti fonton]

ATENTÁT (Atenco)

Reĝisoro: Jiří Sequens

Aktoroj: Radoslav Brzobohatý, Luděk Munzar, Ladislav Mrkvička, Rudolf Jelínek, Jiří Kodet, Josef Vinklář

Ĉeĥoslovakio, 1964

La filmo estis planita jam en 1943. Ĝian kreadon partoprenis Sequens, Fábera kaj Pixa. Sequens sukcesis krei proporcie precizan kaj efikan historian rekonstruon de la tuta okazaĵo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]