Operaco Anthropoid

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Per eksplodo neniigita aŭtomobilo de Heydrich Mercedes-Benz W142

Operaco Anthropoid estis kaŝnomo por paraŝutistaro sendita dum la Dua Mondmilito el Granda Britio sur teritorio de Protektorato Bohemio kaj Moravio. Kreis ĝin soldatoj de ĉeĥoslovaka ekzila armeo Jozef Gabčík kaj Jan Kubiš. Ĝi estis organizita de aparta grupo "D" de raportista sekcio de ekzila Ministerio de nacia defendo (MND) kaj vicigita ĝi estis en la unuan ondon de paraŝutistaro. Temis pri diverza operaco, kiu okazis inter decembro de 1941 kaj junio de 1942. Ties ĉefa tasko estis efektivigi likvidon de reprezentanta regna protetoro kaj ĉefulo de RSHA Reinhard Heydrich, kiu okazis la 27-an de majo 1942. La diverza operaco estis sukcesa, Heydrich pro sekvoj la 4-an de junio 1942 mortis. La partoprenantoj de la operaco pagis pro sia faro per la vivo, kiam komune kun pluaj paraŝutistoj subiĝis la 18-an de junio 1942 en batalo kontraŭ superforto de naziaj soldatoj en preĝejo de sanktaj Cirilo kaj Metodo.

Konsisto de la paraŝutistaro[redakti | redakti fonton]

En ekzercadon por fari la operacon estis vokitaj rotestro Jozef Gabčík (uzanta baptonomon Josef) kaj subrotestro Karel Svoboda. Sed Svoboda estis fine de la jaro 1941 pro lezo dum ekterca desalto el la operaco eliminita kaj lau propono de Gabčík anstataŭigita de Jan Kubiš. Baza supozo por sukceso de la operaco estis maksimuma sekretigo. Gabčík, Svoboda kaj Kubiš estis alivicigitaj en siajn taĉmentojn al la II-a sekcio (raportistara) de MND sen sciigado de detaloj. La rezulto de la agado devis efiki per impreso de spontanea agado de rezisto de hejma (rim. = ĉeĥoslovaka) rezistmovado. La tutan planon konis en Londono nur kvar homoj, pluaj konis nur partajn detalojn de la plano.[1] La organizantoj konsideris la operacon kiel pli-malpli memmortiga kaj Gabčík kun Kubiš estis kelkfoje atentigitaj pri tio.

Ekzercado[redakti | redakti fonton]

La ekzercado mem estis komencita somere de 1941 en ekzerclernejoj kaj stacioj de SOE en Skotlando, en kiuj estis farantaj ekzercadon ankaŭ britaj commandos. La soldata ekzercado kaj batalaktivigo, tra kiuj la ĉeĥoslovakaj soldatoj trairis, estis por iliaj venontaj taskoj nesufiĉaj. Estis necese, por ke ili spertu ekzercadon en regionoj de sabotado, diverzo kaj atakema batalo.

La ekzercado konsistis el pionirara parto (neniigado de infrastrukturo, komunikiloj, industriaj objektoj aŭ transportaj rimedoj) inkluzive de esploro, produktado kaj uzado de tiremaj aŭ bruligemaj eksplodaĵoj kaj permanaj bomboj. Plua parto estis aera ekzercado (salto per paraŝuto, ties pakumado, pakumado de konteneroj, ilian akcepton el la aero ktp.), ekzercado en pafado (celata kaj pasa pafado el diversaj specoj de infanteriaj armiloj inkluzive de ekzakta fusiloleĝera mitralo), en batalo per la nudaj manoj kaj ekzercadoj topografia kaj komunikila (Morsa kodo kaj Q-kodo), stangigado de alterigaj areoj ktp. La tuta kurzo daŭris ses semajnojn. Fininte la kurzon la paraŝutistoj revenis al siaj taĉmentoj, kie ili atendis orodonon por aktivigo. Tempo de la atendado dependis de teknikaj eblecoj de SOE. En la paso de la ekzercado SOE ellaboris kelke da kadraj planoj de la atenco fonditaj en konsidero de diversaj eblecoj de konkreta medio, en kiu la faro estis farita.

Taskoj de la operaco[redakti | redakti fonton]

Jan Kubiš
rotestro Jozef Gabčík

Tasko de la operaco estis faro de demonstra karaktero, per kiu estus al Aliancanoj kaj la monda publiko pruvite, ke la ĉeĥoslovaka nacio ne repaciĝis kun la germana okupado kaj ĝi staras plene surflanke de la aliancana klopodo pri malvenko de nazia Germanio. Laŭ opinio de la ĉefaj reprezentantoj de la ĉeĥoslovaka ekzila registaro en Londono per tio povus esti likvido de iu el la ĉefulaj eksponentoj de la okupacia administrado aŭ ĉeĥaj kunlaborantoj; konsiderindaj estis R. Heydrich kaj K. H. Frank.[2]

"Prezidento Beneš komence de oktobro de 1941 prepariĝis al intertraktado kun okcidentaj aliancanoj pri foragnosko de munkena interkonsento kaj renovigo de Ĉeĥoslovakio en la limoj el septembro de 1938. La okcidentaj grandpotencoj en la unuaj jaroj de la milito nome ne agnoskis Ĉeĥoslovakion kiel subjekton de la internacia politiko, do ties postmilita renovigo estis neniel memkomprenebla. La 18-an de junio 1941 Granda Britio ja definitive agnoskis la ĉeĥoslovaka ekzilan registaron en Londono, sed la munkena interkonsento restis en la valideco. Tio signifis, ke okaze de la venko Ĉeĥoslovakio estus renovigita en la postmunkenaj limoj. Laŭ devenaj supozoj la traktadoj pri foragnosko de la munkena interkonsento devus anticipi demiso de la protektorata registaro, kiu montrus, ke eĉ la politika reprezentantaro en la protektorato la aŭtoritaton de Beneš kaj la tuta ĉeĥa nacio rifuzas la nazian okupadon. Sed la demiso ne okazis, la protektorata reprezentatntaro post alveno de Heydrich en Pragon ne protestis kontraŭ proklamo de militleĝo, ĝi repaciĝis eĉ kun aresto de la ministeria prezidanto Eliáš kaj tute enpaŝis en servojn de okupada potenco. Prezidento Beneš tial estis devigita alfronti al gradiĝanta premo de la aliancanoj postulantaj aktivan reziston en la okupanta protektorato. La ekzila registaro en Londono tiel venis al lasta loko inter reprezentantoj de la okupigaj ŝtatoj, kiuj kontribuis per aktiva rezistmovado al malvenko de Germanio."

—Atenco, Operaco ANTHROPOID 1941–1942, Soldata historia instituto Prago 2007[3]

La anoj de la paraŝutistaro estis atentigitaj, ke la fina elekto de celo dependas de ilia prikonsidero. Sed SOE, kiu faris la ekzercadon de la anoj de la paraŝutistaro, celis la tutan trejnan kaj preparan agadon por likvidi R. Heydrichon.[4] La operaco, kies celo estis plenumi atencon, ricevis kaŝnomon ANTHROPOID. La preparoj komencis la 2-an de oktobro 1941 en kunlaborado kun la brita SOE kaj por fari la agadon estis elektitaj rotestro Josef Gabčík kaj subrotestro Karel Svoboda. La agado devis esti efektivigita kiel eble plej rapide, do estis elektita simbole la 28-a de oktobro 1941, la tago de estiĝo de Ĉeĥoslovaka respubliko.[5]

Aktivigo[redakti | redakti fonton]

Monumento sur loko de desalto de paraŝutistaro Anthropoid (en fono aŭtostrado D11)

La paraŝutistaro estis aktivigita en la tria provo la 29-an de decembro 1941 je la 02.24 horo el aviadilo Handley Page Halifax Mk.II NF-V (ser. L9613) de la 138-a skvadrono de RAF.[6] Poste estis aktivigitaj paraŝutistaroj de operacoj Silver A (je la 02.37 horo inter Poděbrady kaj Městec Králové) kaj Silver B (je la 02.56 horo ĉe Kasaličky proksime de Přelouč). Gabčík kun Kubiš desaltis ĉe tombejo de municipo Nehvizdy proksime de Prago, dum kio la planita loko de la desalto estis 100 km malproksima Ejpovice ĉe Plzeň.[7][n 1] Plie dum la desalto Josef Gabčík vundiĝis sur la kruro. La operacan vestaron kajn sabotadan materialon ili kaŝis en budo de ĝardenisto Antonín Sedláček, kie ili finatendis la nokton. Matene ili en loka paroĥo konstatis, ke okazis granda navigacia eraro kaj laŭ la devenaj instrukcioj ili forvetjuris ĝis Plzeň al polica inspektoro Václav Král, kiu havigis por ili novajn laborlibretojn. El Plzeň ili ekvojaĝis ĝis Prago al Václav Růta, ĉe kiu ili restis kvin tagojn. Dum tiu tempo ili prenis la kaŝitan materialon, kiun ili iom post iom kaŝis en aliajn kaŝejojn en Prago kaj la ĉirkaŭaĵo. Ĉi tie ili renkontiĝis kun Jan Zelenka-Hajský, pere de kiu ili ligis komunikon kun sokola rezismovada organizaĵo JINDRA.

Malgraŭ tio ke Gabčík kun Kubiš devis laŭ orodonoj okupiĝi eksplicite per preparo de la atenco kontraŭ Heydrich, ili partoprenis pro persistode pluaj paraŝutistoj navigaciaj subtenon de agado Canonbury, dum kiu la brita aerarmeo bombardis la 26-an de aprilo uzinojn de Škoda. Tiu ĉi operaco finis per malsukceso. Poste Gabčík kun Kubiš komencis detale okupiĝi per la plano por la atenco. En la planado kaj la preparo spite al malpermeso de la centrejo partoprenis pluaj homoj el la rezistmovado, precipe instruisto Jan Zelenka-Hajský. (La devenaj ordonoj eĉ malpermesis iajn ajn kontaktojn kun la hejma rezistmovado aŭ pluaj paraŝutistarj grupoj.)

Gabčík kun Kubiš pri sia tasko al reprezentantoj de la hejma rezistmovado kaŝis neniom, sed tiuj taksis, kepreparigas agado, kiu povus havi vastajn sekvojn por la loĝantaro. Pere de elsendiga aparato Libuše ili klopodis devigi politikan kaj soldatan gvidantaron en Londono, por ke ili nuligu la orodonon al la atenco. Sed tio ne okazis. Gabčík kaj Kubiš faris vicon da observoj kaj helpe de informoj donitaj fare de la instruisto Zelenka ili preparis planon de la atenco. Por la atako estis elektita akra vojkurbiĝo inter stratoj (tiam Kirchmayerova, nun kunigvojo inter stratoj Zenklova kaj V Holešovičkách en Prago-Libeň), tra ĉi tie ĉiutage traveturis R. Heydrich per aŭto en sian kancelarion en Praga burgo kaj tie devis lia ŝoforo tre malrapidigi la aŭtomobilon.

Atenco kontraŭ Heydrich[redakti | redakti fonton]

Proksime de la loko de la atenco situas ekde la jaro 2009 monumento de Operaco Anthropoid.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Atenco kontraŭ Heydrich kaj Batalo en preĝejo de sanktaj Cirilo kaj Metodo.

La 27-an de majo 1942 ambaŭ anoj de la paraŝutistaro Anthropoid komune kun rotestro Valčík, mwembro de paraŝutistaro Silver A, ekatakis kontraŭ vturilo de la reprezentanta regna protektoro Heydrich. En la decida momento malsukcesis mitralo Sten Mk.II de Gabčík, sed Kubiš ĵetid sur la veturilon bombon plenigita per plastika eksplodaĵo kaj kun tre sentema kunpuŝiga bruligilo reguligita el kontraŭtanka grenado modelo 73.[8] Heydrich, kiu kun malharmonio kun sekurecaj instrukcioj lasis haltigi la veturilon, estis vundita per ŝtala rompitaĵo el karoserio, kiu diserigis 11-an ripon, traŝirigis torakan diafragmon kaj haltis en lieno.[9] La 4-an de junion 1942 pro la sekvoj de infekto kaŭzita per vundoj li mortis.[10]

Fotografio de la loko, kie okazis la atenco.

La atencintoj dank' al helpo de la rezistmovado sukcesis kaŝi sin kaj la germana potenco eĉ spite al ampleksa esplordemandado kaj kruelaj reprezalioj ne sukcesis veni al ilia spuro. La sep paraŝutistojn, jam restis en Prago (Josef Bublík, Jozef Gabčík, Jan Hrubý, Jan Kubiš, Adolf Opálka, Jaroslav Švarc, Josef Valčík), kaŝis iom post iom reprezentantoj de ortodoksa eklezio (Jan Sonnevend, Vladimír Petřek, Václav Čikl). Ili donis al ili kaŝejon en kripto de preĝejo de sanktaj Cirilo kaj Metodo en strato Resslova.

Nur pro perfido de subrotestro Karel Čurda el la paraŝutistaro Out Distance la germanaj esplororganoj venis al informoj. La 16-an de junio 1942 Čurda propravole denuncis al gestapo ĉiujn kunlaborantojn, kiujn li persone konis en Prago, Pradubice, presejon Vojtíškova tiskárna v Lázně Bělohrad kaj Plzeň. Per la plej brutalaj esplormetodoj, kiuj gestapo uzis dum esplordemandadoj de dekoj da kunlaborantoj de la paraŝutistoj, ili sukcesis la 17-an de junio 1942 ekscii, kie la paraŝutistoj kaŝas sin. La 18-an de junio 1942 je la 4.15 horo fermis rezerva bataliono "Deutschland" kaj gardobataliono "Prag" ĉirkaŭigon.

Dum okhora batalo kontraŭ la germanaj taĉmentoj pereis ĉiuj paraŝutistoj.

Ĉar gestapo triumfe tuj eltiris la mortajn paraŝutistojn antaŭ la preĝejo, ne estas konate, en kiuj lokoj de la kripo Gabčík, Valčík, Hrubý kaj Švarc mortis. Sed nova esploro analizas trovitaj sangospurojn kaj komparado kun DNA kun vivantaj parencoj konstatas, kiu mortis en tumbo proksime de la ŝtupoj, sur kiuj la nazioj enpenetris en la kripton. Eliminita estas jam Josef Valčík.

Rezulto de la operaco[redakti | redakti fonton]

En Mauthausen estis ekzekutitaj 294 parencoj kaj kunlaborantoj de la paraŝutistoj, inkluzive de infanoj en aĝo 14-17 jaroj[11]

Malgraŭ tio ke ambaŭ anoj de la paraŝutistaroj pereis, la misio estis konsiderata kiel sukcesa, ĉar la donita tasko estis plenamplekse plenumita. La likvido de Heydrich mem pli poste fariĝis objekto de vico de disputoj, ĉar spite al pozitivoj, kiujn ĝi havis (precipe la internacia reeĥo kaj sekva rezigno de la subskribitaj landoj de Munkena interkonsento ("foragnosko de Munkeno"), kiu devis kontribui renovigon de la postlmilita Ĉeĥoslovakio en la antaŭmunenaj limoj), alportis ankaŭ negativaĵojn. En reago al la atenco la nazioj murdis kelke da centoj de ĉeĥoj, krom aliaj ili ekstermis municipojn Lidice (la 10-an de junio 1942) kaj Ležáky (la 24-an de junio 1942). la 24-an de oktobro 1942, la 26-an de januaro 1943 kaj la 3-an de februaro 1944 la nazioj murdis en koncentrejo Mauthausen sume 294 plej proksimaj kunlaborantoj de la paraŝutistoj el vico de la ĉeĥa rezistmovado.[12] Tamen eĉ dank' al tiu ĉi faro la postmilita Ĉeĥoslovakio estis agnoskita inter venkintoj.

La operaco en kulturo[redakti | redakti fonton]

En filmo kaj televido[redakti | redakti fonton]

Pri la operaco estis filmitaj kelke da filmoj. Ankoraŭ dum la milito, tuj en la jaro 1943, estiĝis du usonaj filmoj - Hangmen Also Die! kaj Hitler's Madman. Kiel klasika filmo estas konsiderata filmo Atentát de Jiří Sequens el la jaro 1964 (ĉefrolantoj Ladislav Mrkvička kaj Rudolf Jelínek). Ne tro historie fidela estis usona filmo Operace Daybreak el la jaro 1975. En la jaro 2015 estis pri la agado filmita filmo Anthropoid, kiu estis enmkondukita en kinejojn en oktobro de 2016 (la centra duopo en dono de Cillian Murphy kaj Jamie Dornan). En junio de 2017 poste enpaŝis en kinejojn plua eksterlanda filmo kun nomo The Man with the Iron Heart, kiu estis filmita laŭ premiita libro HHhH de franca verkisto Laurent Binet (Gabčík kaj Kubiš formigitaj de Jack Reynor kaj Jack O'Connell).

Al la preoparoj de la atenco dediĉis sin ankaŭ la tria el partoj de televida serio de Pavel Kosatík kaj Robert Sedláček - České století, kun nomo Kuglo por Heydrich.

En muziko[redakti | redakti fonton]

Nenur pri Anthropoid, sed ankaŭ pri pluaj ĉeĥoslovakaj paraŝutistaroj (Silver A, Silver B, Out Distance, Tin, Bioscop...), kaj precipe pri fina batalo en preĝejo de sanktaj Cirilo kaj Metodo inspiras kanto Battledress de Jan Vyčítal kaj kanto Jdou muži tmou de muika grupo Hostband.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sed František Moravec en libro Špión, jemuž nevěřili indikas, ke la desalto okazis nur fine de aprilo de 1942, kun kialigo ke oni intence atendas, kiam finos malfacila vintro, ĉar la paraŝutistoj ricevis neniajn kŝadresojn kaj oni kalkulis kun tio, ke ili estos devigitaj pasigi ian tempon en la naturo. Li ankaŭ indikas, ke la devena loko de la desalto devis esti ĉirkaŭaĵo de Benešov ĉe Prago. Plzeň estis laŭ lia opinio kvazaŭ grava industria centro por aktivigo de paraŝutistoj kun la taskoj de konspira karaktero taksita kiel netaŭga.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1990) Špión, jemuž nevěřili. Praha: Rozmluvy, p. 288. ISBN 0-946352-42-9.
  2. Michal BURIAN, Aleš KNÍŽEK, Jiří RAJLICH, Eduard STEHLÍK: Atentát, Operace ANTHROPOID 1941–1942, Vojenský historický ústav Praha, Ministerstvo obrany ČR – AVIS, 2007
  3. Michal BURIAN, Aleš KNÍŽEK, Jiří RAJLICH, Eduard STEHLÍK: Atentát, Operace ANTHROPOID 1941–1942, Vojenský historický ústav Praha, Ministerstvo obrany ČR – AVIS, 2007, strana 31
  4. Šolc, Jiří. (2005) Přijdeme za svítání. Praha: Naše vojsko, p. 84. ISBN 80-206-0800-1.
  5. Michal BURIAN, Aleš KNÍŽEK, Jiří RAJLICH, Eduard STEHLÍK: Atentát, Operace ANTHROPOID 1941–1942, Vojenský historický ústav Praha, Ministerstvo obrany ČR – AVIS, 2007, paĝo 31
  6. Burian, Michal. Atentát: Operace Anthropoid 1941–1942. Ministerstvo obrany České republiky|Ministerstvo obrany České republiky – Agentura vojenských informací a služeb (2007).
  7. Operaco Antropoid, díl 4/10, CRo 3, rozhlas.cz, 2009.
  8. BURIAN, Michal; KNÍŽEK, Aleš; RAJLICH, Jiří, STEHLÍK, Eduard. Atentát: Operace Anthropoid 1941–1942. 2. uprav. vyd. Praha: Ministerstvo obrany České republiky – AVIS, 2007, s. 37, 45. (ISBN 978-80-7278-411-0). Alirebla el: http://www.army.cz/assets/files/9952/atentat_cz.pdf
  9. BURIAN, Michal; KNÍŽEK, Aleš; RAJLICH, Jiří, STEHLÍK, Eduard. Atentát: Operace Anthropoid 1941–1942. 2. uprav. vyd. Praha: Ministerstvo obrany České republiky – AVIS, 2007, p. 65. (ISBN 978-80-7278-411-0). Alirebla el: http://www.army.cz/assets/files/9952/atentat_cz.pdf
  10. http://zpravy.idnes.cz/heydrich-zemrel-na-otravu-krve-dzu-/zahranicni.aspx?c=A040617_221623_vedatech_pol
  11. Ekzekuto de 262 kunlaborantoj de la paraŝutistoj en Mauthausen la 24-an de oktobro 1942 - 74 jaroj. Fronta.cz
  12. Ekzekuto de 262 kunlaborantoj de la paraŝutistoj en Mauthausen la 24-an de oktobro 1942 | Fronta.cz (ĉeĥe). Alirita 2017-11-26.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]