Jaroslav Švarc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emblemo de la ĉeĥoslovaka antaŭmilita armeo 1918 - 1939


Jaroslav Švarc


Naskiĝo 11-a de majo 1914
en Velký Újezd, Moravio, Aŭstrio-Hungario
Morto 18-a de junio 1942
en Prago, Protektorato Bohemio kaj Moravio
Soldata kariero
Rango: subkolonelo de infanterio in memoriam
Deĵoris en: MO S-18
Operaco TIN
Bataloj: bataloj en franca batalfronto
Persona informo
Tombo Ďáblice cemetery
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Memorigilo Jaroslav Švarc
Okupo
Okupo militisto
vdr

Jaroslav ŠVARC (naskiĝis la 11-an de majo 1914 en vilaĝo Velký Újezd en distrikto Olomouc, mortis la 18-an de junio 1942) estis ĉeĥa soldato. Kiam li finlernis metion, la 1-an de oktobro 1939 li komencis soldatan deĵoron ĉe infanteria regimento, finlerninte suboficiran lernejon li estis translokigita al la 4-a limgardista regimento kaj ĉi tie li deĵoris kiel komandanto de mitraltaĉmento (en infanteria fuorto MO S-18 "Ĉasarbaro"), nome ĝis oktobro de 1938 (munkena interkonsento). Poste la regimento estis likvidita kaj Jaroslav Švarc deĵoris en Subkarpata Rusio, poste en Hranice kaj al la 1-a de marto 1939 li estis maldungita en civilon.

Tuj li komencis prepari sin al foriro malantaŭ la limon. Tra Slovakio, Hungario kaj Jugoslavio li venis en Francion kaj en marto de 1940 li aliĝis en Agde al formiĝanta ĉeĥoslovaka soldataro. Li estis donita al la 8-a roto de la 2-a ĉeĥoslovaka infanteria regimento, kun kiu li partoprenis en bataloj en la franca batalfronto. Post la falo de Francio li estis komune kun pluaj evakuita en teritorion de Anglio kaj li fariĝis ano de la 1-a miksita brigado. En 1941 li aliĝis al ekzercado por apartaj celoj kaj li partoprenis paraŝutistan ekzercon.

En marto de 1942 li estis envicigita en paragrupon TIN. La grupo estis malsuprenĵetota sur teritorion de protektorato, kie ĝi devis fari atencon kontraŭ ministro de lernejaferoj Emanuel Moravec. La 29-an de aprilo de 1942 la paraŝutistoj malsuprensaltis ĉe Rožmitál, sed ĉar ĉiu falis sur alia loko, plie ambaŭ vundiĝis, Jaroslav Švarc ekiris mem ĝis Prago. Ĉi tie li kuniĝis kun ĉefleŭtenanto Adolf Opálka el grupo OUT DISTANCE. Post atenco kontraŭ Heydrich li kaŝis sin en kripto en la templo de sanktaj Cirilo kaj Metodo en Resslova-strato. Li mortis komune kun la ceteraj paraŝutistoj la 18-an de junio 1942 dum senespera batalo kontraŭ grandega superforto. Li mempafmortigis sin, por ke li ne falu en la manojn de gestapo. Post lia morto nazioj sekcis lian korpon kaj lia kapo estis apartigita de la korpo. La korpo estis enterigita verŝajne en amasan tombon en tombejo en Prago-Ďáblice. La preparita kapo devis komune kun la ses kapoj de la ceteraj falintaj paraŝutistoj servi kiel eksponaĵo en germana muzeo de krimo. Ĉiuj kapoj fine de la milito perdiĝis.

Kripto[redakti | redakti fonton]

En la kripto de la templo li mortis komune kun:

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.