Adolf Opálka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emblemo de la ĉeĥoslovaka antaŭmilita armeo 1918 - 1939


Adolf Opálka
Adolf Opálka
Adolf Opálka
Naskiĝo 4-a de januaro 1915
en Flago de Aŭstrio-Hungario Rešice, Moravio, Aŭstrio-Hungario
Morto 18-a de junio 1942
en Flago de Protektorato Bohemio kaj Moravio Prago, Protektorato Bohemio kaj Moravio
Soldata kariero
Rango: ĉefleŭtenanto
Tempo de deĵoro: 1936-1942
Deĵoris en: ĉeĥoslovaka armeo
11-a regimento de Senegalaj pafistoj
Taĉmento: membro de Out Distance
Militoj: dua mondmilito
Bataloj: bataloj en Senegalo
Operaco Anthropoid
Persona informo
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioAŭstrio-Hungario
Memorigilo Adolf Opálka
Okupo
Okupo militisto
vdr

Adolf Opálka naskiĝis la 4-an de januaro 1915 en Rešice (nun distrikto Znojmo). La bazan lernejon li finvizitis en Rešice. Li lernis esti aŭtomekanikisto. Post lezo li forlasis la lernejon kaj enpaŝis en komercan akademion en Brno. Abiturientan ekzamenon li faris en 1936. En oktobro de 1936 li estis vokita por militservi ĉe infanteria regimento en Brno kaj partoprenis lernejon por oficiroj en rezervo. En 1937 li estis akceptita en Armean akademion en Hranice. En 1937 li estis elvicigita kiel profesia leŭtenanto de infanterio, alvicigita al montara regimento en Ružomberok, kie li ankaŭ spertis mobilizo.

La 26-an de junio 1939 li foriris eksterlanden ĝis Pollando. De tie per ŝipo ĝis Francio. Li estis envicigita en fremdulan legion en Sidi bel Abbes. Ĉi tie li estis forkomandita al la 11-a regimento de Senegalaj pafistoj. Reveninte Francion li estis destinita kiel komandanto de la 5-a roto de infanteria regimento 3. Post falo de Francio li tranavigaciis per ŝipo al Anglio, kie li agadis ĉe mitrala roto. De tie li estis vokita por ekzerci apartan taskon en la patrujo.

La 19-an de septembro 1941 li partoprenis ekzercadon en kurso STS-51 en Skotlando kaj en oktobro paraŝutistan kurson en Ringway. Baldaŭ post tio li estis envicigita en ĉeĥoslovakan ekzerccentrejo, kie li estis destinita kiel komandanto de trimembra grupo Out Distance. La grupo estis aktivigita nokte el la 27-a je la 28-an de marto 1942 ĉe Ořechov en spaco Telč. Post dramaj sortoj en la patrujo li propravole decidiĝis foriri la 5-an de junio 1942 en kripton de templo en Resslova-strato en Prago, por ke li subtenu grupon de kaŝitaj paraŝutistoj en krizaj momentoj. Sub lia komandado sep paraŝutistoj batalis ĝis lasta kartoĉo.

Li pereis dum interpafado en preĝejo de Cirilo kaj Metodo la 18-an de junio 1942.

Li estis avancita en rangon de staba kapitano en rezervo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.