Ejpovice
Ejpovice | |||
germane: Eipowitz | |||
municipo | |||
Bieno en Ejpovice
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Ejpovice | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Plzeň | ||
Distrikto | Distrikto Rokycany | ||
Administra municipo | Rokycany | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Naturmemorindaĵoj | Ejpovické útesy, Pod Starým hradem | ||
Akva rezervujo | Akva rezervujo Ejpovice | ||
Situo | Ejpovice | ||
- alteco | 347 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 44′ 50″ N 13° 30′ 53″ O / 49.74722 °N, 13.51472 °O (mapo) | ||
Areo | 7,69 km² (769 ha) | ||
Loĝantaro | 660 (1.1.2015) | ||
Denseco | 85,83 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1331 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 337 01 | ||
NUTS 3 | CZ032 | ||
NUTS 4 | CZ0326 | ||
NUTS 5 | CZ0326 559792 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.ejpovice.cz | |||
![]() |
Municipo Ejpovice troviĝas en distrikto Rokycany, regiono Plzeň, sur maldekstra bordo de rivero Klabava proksimume 6 km okcidente de Rokycany kaj 10 km oriente de Plzeň. Ejpovice situas apud du signifaj komunikaĵoj, kunigantaj Pragon kaj Plzeň: sude de la municipo kondukas aŭtostrado E50 (exit 67), sur flanko norda poste fervojlinio 170 (haltejo Ejpovice).
Al la 31-a de decembro 2008 ĉi tie vivis 607 loĝantoj.
Historio[redakti | redakti fonton]
La nomo de municipo signifas "vilaĝo de homoj de Epididoj" kaj ĝi devenas de germana persona nomo Eppo (Ebbo), mallongigita aspekto de nomo Eberhart. La nuna aspekto kun la komenca ej- estiĝis pro plilongigita prononco post prepozicioj v kaj z. É (kun akcento) poste duaspece ŝanĝiĝis en ej.
La unua skribmencio pri municipo (Eypowicz) devenas el la jaro 1331, kiam reĝo Johano de Luksemburgio Ejpovice-on, tiam en tenado de hospitalo de sankta Maria Magdalena en Plzeň, senigis de reĝa imposto.
Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Malnova Kastelo, ruino
- Hrádek nad Klabavou, ruino
- Kapelo de sankta Venceslao
- Kapelo de sankta Johano Nepomuka
- Bienoj kun ornamitaj ŝildoj en stilo de kampula baroko
- Naturmemorindaĵo Ejpovické útesy, proksimume 1 km norde, monde la plej malnova loko de apero de devena speco de subeordovicia faŭno en inundigita ŝtonminejo
- Naturamemorindaĵo Pod Starým hradem, proksimume 2 km oriente, klasika paleontologia trovejo
- En katastro de la municipo troviĝas la plej okcidenta punkto de distrikto Rokycany; tiu ĉi loko situas en supermara alteco 455 m 2 km okcidente de Ejpovice, ĉe vojkruciĝo de arbarvojoj sur orienta deklivo de monteto Na Pohodnici (499 m).