Dýšina (en loka dialekto Dejšiná) estas municipo en distrikto Plzeň-urbo, regiono Plzeň en Ĉeĥio. Ĝi troviĝas proksimume ok kilometrojn nordoriente de Plzeň. Vivas ĉi tie 2 112 loĝantoj (2025).
Unu el la unuaj lokaj esperantistoj estis la instruisto Bedřich Kutílek, kiu en 1903 listiĝis je la numero 8868 en la esperantista adresaro de LLZ. En la sekva jaro, do en 1904, tri knabinoj el Dýšina listiĝis je la numeroj 11048-11050 – la fraŭlinoj Anežka, Emilie kaj Marie Šaŝková probable estis fratinoj, kaj eble estis lernejanoj de la instruisto Kutílek: en la sama listo tuj poste ankoraŭ 66 (!) pliaj junuloj de la tuja proksimeco de Dýšina listigis sin kiel "ellernintaj Esperanton en 1904", inter ili almenaŭ ankoraŭ 5 aliaj knabinoj.