El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ždírec
Ždírec (germane Schdiretz ) estas municipo en Ĉeĥio , troviĝanta en distrikto Plzeň-sudo , en Regiono Plzeň . Vivas ĉi tie 484 loĝantoj (2023). Ĝi situas proksimume 29 km sudoriente de centro de Plzeň kaj 5 km sudoriente de urbo Blovice . Trafluas tra ĉi tie rivero Úslava . La municipo troviĝas sur ĉefa fervojlinio Plzeň - České Budějovice .
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Měcholupy , Srby , Blovice kaj Louňová .
La unuaj skribmencioj mencias Žďár , kies komencoj estas el la jaro 1326, kiam estis ĉi tie konstruita preĝejo de sankta Venceslao. Ždírec estas proksimume je 50 jaroj pli juna, la unua mencio pri la municipo troviĝas en la historiaj fontoj en la jaro 1376 .
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro Loĝantoj 1869 682 1880 658 1890 651 1900 589 1910 600 1921 687
Jaro Loĝantoj 1930 653 1950 589 1961 648 1970 609 1980 531 1991 435
Jaro Loĝantoj 2001 438 2014 456 2016 462 2017 473 2018 467 2019 455
Jaro Loĝantoj 2020 462 2021 451 2022 470 2023 484
Gotika preĝejo de sankta Venceslao en Žďár
Preĝejo de sankta Venceslao en Žďár
Vido al Ždírec de tombeja muro de la preĝejo de sankta Venceslao
Gastejo kaj vendejo en Ždírec
Konservita devena markigo de dua duono de Ždírec nomata Myť
Partoj de municipo Ždírec (4)