Lesná (distrikto Tachov)
![]() |
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Lesná |
Lesná | |||
germane Schönwald | |||
municipo | |||
Municipo Lesná
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Lesná | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Plzeň | ||
Distrikto | Distrikto Tachov | ||
Administra municipo | Tachov | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Montaro | Bohemia arbaro | ||
Situo | Lesná | ||
- alteco | 643 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 45′ 15″ N 12° 32′ 16″ O / 49.75417 °N, 12.53778 °O (mapo) | ||
Areo | 84,29 km² (8 429 ha) | ||
Loĝantaro | 474 (2022) | ||
Denseco | 5,62 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1349 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 347 01 | ||
NUTS 3 | CZ032 | ||
NUTS 4 | CZ0327 | ||
NUTS 5 | CZ0327 561002 | ||
Katastraj teritorioj | 8 | ||
Partoj de municipo | 4 | ||
Bazaj setlejunuoj | 8 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.obeclesna.cz | |||
![]() |
Lesná (germane Schönwald) estas municpo en Ĉeĥio, situanta 11 kilometroj de Tachov en sudokcidenta parto de distrikto Tachov en Regiono Plzeň. La municipo troviĝas en supermara alteco 643 metroj sur dislimejo de eksa limzono ĉe limo kun germana Bavario. Vivas ĉi tie 474 loĝantoj.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1349. La municipo estis fondita sur apuda komerca vojo, ku kondukis el Bohemio al palatinata Waldheim (la tn. Vojo Schönwald) kaj ĝi estas unu el la plej malnovaj municipoj en tiu ĉi parto de Bohemia arbaro. Ĝis komenco de la 17-a jarcento la teritorio inter Lesná kaj la ŝtatlimo estis surkreskinta fare de profundaj arbaroj. En la jaro 1607 vitrofaristo Pavel Schürer aĉetis de imperiestro Rudolfo la 2-a parton de limregiona arbaro kaj kreis ĉi tie senjorujon Zahájí. Tiutempe komenciĝas area forabarigado de la teritorio kaj iom post ioma enloĝigado fare de plejparte germane parolanta loĝantaro. En la jaro 1938 vivis en la vilaĝo 583 germanoj kaj nur 27 ĉeĥoj.
Post la dua mondmilito okazis al preskaŭ plena interŝanĝo de la loĝantaro. Anstataŭ ellandigitaj germanoj ĉi tiea teritorio estis enloĝigita fare de rumanaj rutenoj. Tio estas videbla plejparte en kultura sfero aŭ en konservado de diversaj tradicioj ĝis hodiaŭ.
Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]
- Lesná (katastra teritorio (k. t.) Lesná u Tachova kaj Bažantov)
- Háje (k. t. Stará Knížecí Huť)
- Písařova Vesce (ankaŭ nomo de k. t.)
- Stará Knížecí Huť (k. t. Stará Knížecí Huť, Česká Ves u Lesné, Jedlina, Pavlův Studenec 1 kaj Zahájí u Lesné)
Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- kastelo Lesná el la 18-a jarcento
- Preĝejo de sankta Mikolao
- Statuo de Johano Nepomuka
- pereinta burgo Šelmberk proksimume 6 km okcidente de municipo en naturmemorindaĵo Šelmberk
Personecoj[redakti | redakti fonton]
- František Karel Kolár (* 1829, Zahájí) – ĉeĥa aktoro, reĝisoro kaj belartisto
|