El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Chodov
Chodov (germane Meigelshof ) estas municipo en Ĉeĥio , troviĝanta en distrikto Domažlice , en Regiono Plzeň . Ĝi etendiĝas en deklivo de montodorso de Bohemia arbaro , sub monumento de Jindřich Šimon Baar en Výhledy (inter Chodov kaj Capartice ). En la katastron de la municipo falas ankaŭ la plej alta monto de Bohemia arbaro – Čerchov (1042 m) . Chodov situas 9 km okcidente de distrikta urbo Domažlice , 5 km sude de Klenčí pod Čerchovem kaj 10 km oriente de ĉeĥa -germana limpasejo Lísková /Waldmünchen . La vilaĝo en oriento konstrue unuiĝas kun najbara Trhanov . Vivas ĉi tie 769 loĝantoj (2025).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Trhanov , Pec , Újezd , Klenčí pod Čerchovem kaj Česká Kubice .
La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1365 .
En la municipo estas monumento al majstro Jan Hus el la jaro 1922 .
Sur la suda rando de la municipo troviĝas naturmemorindaĵo Chodovské skály kaj sudan terangulon de la katastra teritorio trafas parto de nacia naturrezervejo Čerchovské hvozdy .
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro Loĝantoj 1869 793 1880 806 1890 757 1900 811 1910 862 1921 849
Jaro Loĝantoj 1930 780 1950 587 1961 604 1970 547 1980 649 1991 765
Jaro Loĝantoj 2001 696 2011 755 2014 771 2016 768 2017 771 2018 776
Jaro Loĝantoj 2019 773 2020 761 2021 760 2022 756 2023 773 2024 775
Popola arkitekturo en Chodov
Statuo de majstro Jan Hus en Chodov
Baza lernejo en Chodov
Loĝejdomo en suba (industria) parto de la municipo inter Chodov kaj Trhanov
Ŝtona penta kruco en Chodov