Capartice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Capartice
vilaĝo
Monumento omaĝe al Jindřich Šimon Baar
Oficiala nomo: Capartice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Domažlice
Administra municipo Klenčí pod Čerchovem
Historia regiono Bohemio
Parto de Ĥodio
Montaro Bohemia arbaro
Domoj 49 2009
Situo Capartice
 - koordinatoj 49° 24′ 55″ N 12° 47′ 27″ O / 49.41528 °N, 12.79083 °O / 49.41528; 12.79083 (mapo)
Katastro 14,27 km² (1 427 ha) Klenčí pod Čerchovem
Loĝantaro 41 (2021)
Denseco 2,87 loĝ./km²
Unua skribmencio 1748
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 345 33
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Capartice
Portalo pri Ĉeĥio

Capartice estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de kampurbo Klenčí pod Čerchovem en distrikto Domažlice. Ĝi troviĝas proksimume 2,5 km sudokcidente de Klenčí pod Čerchovem. Kondukas tra ĉi tie ŝoseo II/189. En la jaro 2009 estis ĉi tie registritaj 49 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 41 loĝantoj.

Capartice situas en katastra teritorio Klenčí pod Čerchovem kun areo 14,27 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1748.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869171
1880166
1890140
1900186
1910211
1921209
JaroLoĝantoj
1930183
195012
196129
197032
198042
199137
JaroLoĝantoj
200121
201124
202141

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Monumento omaĝe al Jindřich Šimon Baar
  • Kapelo de sankta Vojteĥo
  • Kapelo de sankta Johano Nepomuka
  • Instrua vojo

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Capartice estas kabanista domaro kaj ankaŭ vitra centrejo por skikuristoj kaj loko konata precipe kiel elirpunkto por turistoj celantaj al la plej alta monto de Bohemia arbaro - Čerchov.

En la ĉirkaŭaĵo ankaŭ troviĝas kelke da naturaj interesaĵoj: instrua vojo Caparticaj herbejoj, naturmemorindaĵo Skalky na Sádku kaj Haltravia zono. Menciindaj estas ankaŭ tri lokoj kun interesa okazintaĵo. Ĉirkaŭaĵo de Bučina, kie dum la dua mondmilito frakasiĝis aviadilo. Výhledy, kiu, pro kun statuo de Jindřich Šimon Baar kaj pro sia belvido, fariĝis simbolo de Ĥodio. Kaj loko tri krucetoj, kiu estas kunigita kun legendo de arbaristo, kiu ĉi tie pro eraro pafmortigis bienulon vestita en bruna peltmantelo, li konfesis al la krimo nur sur morta lito kaj lia lasta deziro estis konstruigi kruceton, la alian poste lasis konstrui lia filo kaj la trian poste lia amiko.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]