La vilaĝo situas sur limoj de naturparkoj Horní Berounka kaj Rohatiny, 2 km sude de la vilaĝo enfluiĝas rivero Střela ĝis Berounka. Kozojedy najbaras norde kun vilaĝo Brodeslavy, nordoriente kun mastruma korto Rohy kaj vilaĝo Bohy, sude malantaŭ la rivero kun Liblín, sudokcidente kun Borek kaj nordokcidente kun Lednice.