Újezd (distrikto Domažlice)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Újezd
Újezd
(Kozinův Újezd)
germane Aujezd b. Taus
municipo
Pordego en Bienon de Kozina en Újezd
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Újezd
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Domažlice
Administra municipo Domažlice
Historia regiono Bohemio
Parto de Ĥodio
Montaro Subbohem. montetaro
Situo Újezd
 - alteco 503 m s. m.
 - koordinatoj 49° 26′ 09″ N 12° 52′ 22″ O / 49.43583 °N, 12.87278 °O / 49.43583; 12.87278 (mapo)
Areo 11,03 km² (1 103 ha)
Loĝantaro 426 (2023)
Denseco 38,62 loĝ./km²
Unua skribmencio 1352
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 344 01
NUTS 3 CZ032
NUTS 4 CZ0321
NUTS 5 CZ0321 554383
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Újezd (Domažlice District)
Retpaĝo: www.obecujezd.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Újezda preĝejo.
El ekspoziciejo de ĥodia muzeo en Bieno de Kozina.
La monumento de Kozina el 1895 sur Hrádek super Újezd.

Újezd (antaŭe ankaŭ Kozinův ÚjezdÚjezd u Domažlic) estas devena privilegiita ĥodia vilaĝo situanta en meza parto de distrikto Domažlice en Ĉeĥio. Ĝi senpere etandiĝas sub ĥodia memoriga monto Hrádek (585 m) kun statuo de ĉi tiea naskiĝinto Jan Sladký Kozina. Vivas ĉi tie 426 loĝantoj (2023). Ĝi situas 5 km okcidente de Domažlice. Sub administradon de vilaĝa oficejo apartenas ankaŭ proksima vilaĝeto Petrovice, troviĝanta proksimume en duona vojo inter Újezd kaj Domažlice.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Domažlice, Babylon, Trhanov, Pec, Luženičky, Chodov kaj Draženov.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1325. En 1652 en Újezd naskiĝis konata gvidanto de ĥodia ribelo kontraŭ trhanova sinjoro Lamminger (Lomikar) Jan Sladký Kozina, kiu estis pro sia agado en novembro de 1695 en Plzeň ekzekutita. En la jaro 1873 la vilaĝon grave neniigis granda incendio.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869648
1880775
1890808
1900719
1910747
1921825
JaroLoĝantoj
1930681
1950541
1961509
1970391
1980378
1991344
JaroLoĝantoj
2001343
2014414
2016413
2017414
2018416
2019430
JaroLoĝantoj
2020429
2021419
2022422
2023426

Interesaj konstruaĵoj en la vilaĝo[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝo estas pli granda nombro de belaj kaj interesaj konstruaĵoj de popola arkitekturo. La plej konata estas eble ĝuste Bieno de Kozina, en kiu hodiaŭ estas lia memorigĉambro kaj muzeo de ĥodiaj tradicioj. Tre bele riparita estas ankaŭ loka preĝejo.

Hrádek[redakti | redakti fonton]

Jam la menciita monumento de Kozina sur Hrádek (preskaŭ 1 km okcidente de la vilaĝo) estis konstruita en la jaro 1895 laŭ propono de F. Hošek kaj Č. Vosmík. La statuo sur la soklo estas alta 3,2 m.

Signifaj naskiĝintoj[redakti | redakti fonton]

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

Hodiaŭ Újezd estas bele riparita vilaĝo. Danke al sia avantaĝa situo kaj interesaĵoj ĝi estas ofta celo de turistoj ekkonantaj Ĥodion.