La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1177 en konekso kun fratoj Mutina kaj Bobrohost el Bukovec. Tiutempe estis ankaŭ en la vilaĝo konstruita fare de ambaŭ fratoj burgaro kaj je iom pli poste ankaŭ preĝejo. Municipo Bukovec sekve ofte ŝanĝis posedantojn. El vico da familioj, kiuj proprumis la vilaĝon, eminentas senjoroj el Velhartic, el Gutštejn kaj vladikoj el Ronsperg. Ian tempon havis la municipon luita eĉ senjoroj el Rožmberk. En la jaro 1546 akiris la municipon Lobkowiczidoj, kiuj aligis ĝin al senjorujo de Horšovský Týn. Sed en la jaro 1663 tiu estis konfiskita al ili kaj malmultekoste aĉetis ĝin Trauttmansdorffidoj. En la jaro 1885 estis en la municpo konstruita popola lernejo. Antaŭe plejparte germane parolanta loĝantaro estis post la Dua Mondmilito forŝovita.