Nemanice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Koordinatoj: 49° 26′ 12″ N 12° 43′ 14″ O / 49.43667 °N, 12.72056 °O / 49.43667; 12.72056 (mapo)
Nemanice
germane: Wassersuppen
municipo
Nemanice 03.jpg
Nemanice
Flag of Nemanice.svg
Flago
Coat of arms of Nemanice.svg
Blazono
Oficiala nomo: Nemanice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Domažlice
Administra municipo Domažlice
Historia regiono Bohemio
Montaro Bohemia arbaro
Situo Nemanice
 - alteco 530 m s. m.
 - koordinatoj 49° 26′ 12″ N 12° 43′ 14″ O / 49.43667 °N, 12.72056 °O / 49.43667; 12.72056 (mapo)
Areo 38,37 km² (3 837 ha)
Loĝantaro 258 (2019)
Denseco 6,72 loĝ./km²
Unua skribmencio 1591
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 345 36
NUTS 3 CZ032
NUTS 4 CZ0321
NUTS 5 CZ0321 554006
Katastraj teritorioj 5
Partoj de municipo 7
Bazaj setlejunuoj 5
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Nemanice
Retpaĝo: www.nemanice.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Nemanice (germane Wassersuppen) estas municipo en Ĉeĥio en distrikto Domažlice en Regiono Plzeň. Ĝi situas en Bohemia arbaro sub monto Haltrava (882 m), kiu apartigas ĝin de la resto de ĉeĥa teritorio. La eritorion deakvigas rojo Nemanický potok, apartenanta en disakvejon de Danubo. La muhicipo situas 21 km okcidente de urbo Domažlice. En spaco de eksa vilaĝo Lísková troviĝis ĉeĥa-germana limpasejo Lísková/Waldmünchen (malfermita en la jaro 1990). Vivas ĉi tie 258 loĝantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1591. Tiam tie ekloĝis kvar ĉeĥaj mastrumantoj kaj ili nomis la novan vilaĝon Loužnice. En la 17-a jarcento venas germana koloniigo. En la vilaĝo trafikis vitrofarejo. Agrikulturo ne sukcesis kaj la municipo estis malriĉa. La germana koloniistoj nomigis germane la vilaĝon Wassersuppen (Akvaj supoj). En la jaroj 17811784 estis en la municipo konstruita baroka pregejo de sankta Johano Nepomuka. En la 19-a jarcento, dum industria revolucio, la municipo komencis dank' al industria produktado riĉigi. Estis konstruitaj novaj fabrikoj - ekz. alumetejo, fabriko por stanfolio kaj metalaj ŝtopaĵoj, produktado de speguloj. En la jaro 1930, antaŭ veno de Adolf Hitler al potenco en Germanio, Nemanice kaj ĝiaj alligitaj domaroj havis 1921 loĝantojn kun 326 domoj. La dua mondmilito haltigis la evoluon de Nemanice.

Poŝto en Nemanice

Post la jaro 1945 la loka germana loĝantaro estis ellandigita kaj la municipo eĉ kun siaj partoj preskaŭ tute senhomiĝis. Post la jaro 1946 la municipo estis alloĝigita, sed la devenan nombron Nemanice jam neniam plu atingis. En la 1950-aj jaroj estis pro fera kurteno (kondukanta ankaŭ tra limo de ĈSSR kaj FRG) establita severe gardata limzono. En la vilaĝo daŭre ekloĝis anoj de ĉeĥoslovaka Limgardistaro kun la familioj, iom post iom transloĝiĝis ĉi tien ciganaj familioj. Nemanice tial estis preskaŭ por pluaj 40 jaroj preskaŭ fermita municipo, kien aliri eblis nur por permeso de la limgardistaro. Dum komunismo ĉiuj devenaj industriaj entreprenoj en la municipo pereis kaj la civitanoj ekde tiu tempo devis vojaĝi al laboro en pli grandajn setlejojn (ekz. ĝis Klenčí pod Čerchovem aŭ ĝis Domažlice). Iom post iom estis en Nemanice detruitaj granda nombro de devenaj domoj kaj anstataŭigitaj de tiam moderna loĝejkonstruaĵoj. En la 1970-aj jaroj estis konstruita nova vendejo de nutraĵoj kaj konstruaĵo de municipa ofico. Post ĉeĥoslovaka revolucio en la jaro 1989 okazas malfermo de limoj. En decembro de 1989 estis komencita likvido de "Fera kurteno", je unu jaro pli poste estis establita nova limpasejo en Lísková.

Interesaĵoj en la municipo[redakti | redakti fonton]

Planita stacidomo en Novosedelské Hutě

En Nemanice kaj ties ĉirkaŭaĵo eblas senĉese rimarki ankoraŭ restaĵojn de la devena germana loĝigo. Granda interesaĵo estas konstruaĵo de fervoja stacidomo en Stará Huť. Dum la dua mondmilito nome Nemanice ne estis konsisto de Protektorato Bohemio kaj Moravio, sed ĝi estis por "daŭre" enmembrigita en Germanan regnon. Tiam oni planis plilongigon de germana fervojlinio ChamWaldmünchen tra Nemanice ĝis Poběžovice. Tial estis anticipe konstruita fervoja stacidomo kun intenco, ke en proksima estonteco alliĝos al ĝi ankaŭ reloj. Sed poste venis turno en la milito kaj Germanio havis aliajn prioritatojn ol konstrui fervojan infrastrukturon. La fervojlinio ne estis finkonstruita nek en dum la komunismo kaj nuntempe tiu ĉi projekto estis tute forgesita.

Nuntempo kaj aspekto de la municipo[redakti | redakti fonton]

La malfermo de la limo en la jaro 1989 alportis al la municipo siajn pozitivaĵojn kaj negativaĵojn. Unusignifa pozitivaĵo estas ekz. riparo de la loka pregejo kaj ebleco de evoluo de turismo. Sed la malfermo de la limo havis ankaŭ forturnitan vizaĝon. En la 1990-aj jaroj estis en la municipo iom post iom establitaj tri publikaj domoj – Maxim, Piko kaj Eso. La proksimeco de la limo allogis ankaŭ vietnamajn komercistojn, kiuj proksime de la limpasejo Lísková establis grandan foirejon.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Baroka preĝejo de sankta Johano Nepomuka

Membrigo de la municipo[redakti | redakti fonton]

  • katastra teritorio (k. t.) Nemanice
    • parto Nemanice (ĝi etendiĝas ankaŭ en katastra teritorio Lučina u Nemanic kaj Mýtnice)
    • parto Nová Huť – vilaĝo 2 km norde de Nemanice. En la jaro 1666 tie estis fondita vitrofarejo, kiu laboris ankoraŭ en la jaro 1838.
    • parto Stará Huť – vilaĝo situanta en valo, 2 km oriente de Nemanice. Ĉi tiea virtofarejo estis en la jaro 1709 post plendoj de ĥodiaj loĝantoj nuligita.
  • k. t. Lísková u Nemanic
    • parto Lísková – eksa municipo apud ĉefa ŝoseo el Waldmünchen ĝis Klenčí pod Čerchovem. Ĝi estiĝis ĉirkaŭ la jaro 1600. La vilaĝo falis al Bohemio en la jaro 1708. Ĝi pereis fine de la dua mondmilito. Post estiĝo de limpasejo en la jaro 1990 ĉi tie !eksidis" vietnamaj foiruloj.
    • parto Nemaničky – pereinĝanta vilaĝo proksimume kilometro de la centro de Nemanice. Ĝi estis fondita en la 18-a jarcento por laboristoj de la vitrofarejoj kaj gisejo.
  • k. t. Lučina u Nemanic – pereinta limregiona vilaĝo (ger. Grafenried) unue indikata en la jaro 1282. Al Bohemio alligita nur en la jaro 1764. Ĝi pereis post la dua mondmilito.
  • k. t. Mýtnice – pereinta vilaĝo, kiu estis ĝis la jaro 1764 (post alligo de Lučina) sur landlimo. Ĝi rivecis sian nomon laŭ preno de vojimposto (ĉeĥe mýto). Ĝi pereis post la dua mondmilito.
  • k. t. Novosedly u Nemanic
    • parto Novosedly
    • parto Novosedelské Hutě – ununura parto de la municipo kun daŭra loĝantaro, kiu havas aŭtobusan komunikon. Ĝi situas sur montpiedo de Haltrava 2 km norde de Nemanice.