Úpor (Lučina)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Úpor
germane: Anger
pereinta vilaĝo
Tabulo de la pereinta vilaĝo
Oficiala nomo: Úpor
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Domažlice
Administra municipo Nemanice
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Parto de Grafenried
Montaro Bohemia arbaro
Domoj 0
Situo Úpor
 - koordinatoj 49° 26′ 17″ N 12° 40′ 36″ O / 49.43806 °N, 12.67667 °O / 49.43806; 12.67667 (mapo)
Loĝantaro 0
Unua skribmencio 1619
 - pereo 1950-aj jaroj
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Úpor (Nemanice)
Portalo pri Ĉeĥio

Úpor (germane Anger) estas pereinta vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Nemanice, en distrikto Domažlice. Ĝi situis apud vojo de Novosedly al Grafenried, proksime de flankvojo al Schwarzach. Laŭ administra flanko ĝi falis sub Lučina (Grafenried). Tra loko, kie la domaro situis, kondukas deflankiĝo el biciklovojo 36 al ŝtatlimo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La doma estas unuafoje menciata al la jaro 1619, kiam ĝi ankoraŭ situis en Bavario. Nur post reguligo de la limo en la jaro 1764 ĝi falis en Bohemion. Antaŭ la dua mondmilito estas indikataj 38 konstruaĵoj (eĉ kun unuopaj partoj) kaj en ili 1919 homoj, plejparte de germana nacieco. Post ellandigo de germanoj ja okazis parta enloĝigo, sed en la 1950-aj jaroj post establo de limzono Úpor estis definitive elloĝigita kaj en la jaroj 1960–1965 egaligita kun la tero. Restaĵoj de la konstruaĵoj (plejparte fundamentoj) hodiaŭ estas surkreskintaj per arbedoj. Ununura memorindaĵo pri la vilaĝo estas kruceto, renovigita en la 1990-aj jaroj.

Partoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]