Pila (germane Seeg) estas pereinta vilaĝo en Ĉeĥio, proksime de municipo Nemanice, en distrikto Domažlice. Ĝi situis en arbaroj inter ankaŭ pereintaj setlejoj Mýtnice kaj Úpor en marĉa fonta regiono de alfluanta rojo Nemanický potok. Laŭ administra flanko ĝi falis sub Lučina (antaŭe Grafenried).
La domaro estis konstruita komune kun segejo, kiu donis al la domaro la nomon, rekte sur bordo de la rojo. Ĝis la jaro 1764 ĝi situis en Bavario, post reguligo de limoj ĝi falis al Bohemio. Antaŭ la dua mondmilito estas ĉi tie indikataj 27 konstruaĵoj, post ellandigo de germanoj ĝi estis alloĝigita nur minimume. Komence de la 1950-aj jaroj post establo de limzono ĝi estis definitive elloĝigita kaj detruita kun la tero. Ĝis nuntempo konservitaj fundamentoj de konstruaĵoj estas surkreskintaj. Ties ekzistadon rememorigas gisfera kruceto renovigita post la jaro 1990.